Joachim Patinir | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1480 en Bouvignes-sur-Meuse |
Morto | 5-an de oktobro 1524 (44-jaraĝa) en Antverpeno |
Ŝtataneco | Suda Nederlando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Verkoj | Landscape with Charon Crossing the Styx The Temptations of Saint Anthony the Abbot La fuĝo al Egiptujo. |
Joachim PATINIR, nomita ankaŭ Patenier (ĉirkaŭ 1480 – 5a de oktobro 1524), estis pentristo de la Flandra Renesanco de historiaj kaj pejzaĝaj temoj. Li estis flandra, el la areo de moderna Valonio, sed li laboris en Antverpeno, tiam la centro de la arta merkato en la Malaltaj Landoj. Patinir estis pioniro de pejzaĝoj kiel sendependa ĝenro kaj li estis la unua flandra pentristo kiu konsideris sin ĉefe kiel pentristoj de pejzaĝoj. Li efektive inventis la stilon de monda pejzaĝo, nome distinga stilo de panoramaj pejzaĝoj de norda Renesanco kiu estas la grava kontribuo de Patinir al la arto de Okcidento.
Estas nur kvin pentraĵoj subskribitaj de Patinir, sed multaj aliaj verkoj estis atribuitaj al li aŭ al lia ateliero kun variaj gradoj de probableco. Tiuj subskribitaj diras jene: (Opus) Joachim D. Patinier, el kio la "D" en lia subskribo signifus Dionantensis ("el Dinant"), indikanta lian originon. La ekspozicio de 2007 en la Muzeo Prado en Madrido enhavis 21 pentraĵojn listigitajn kiel Patinir aŭ lia ateliero, kaj katalogis pliajn ok kiuj ne estis en la ekspozicio.[1]
Patinir estis amiko ne nur de Durero, sed ankaŭ de Quinten Matsijs, kun kiu li ofte kunlaboris. La "tento de Sankta Antonio" (Prado) estis farita kunlabore kun Matsijs, kiu aldonis la figurojn al la pejzaĝo de Patinir. Lia kariero estis preskaŭ samtempa kun tiu de la alia grava pioniro de pentraĵoj dominita per pejzaĝo, nome Albrecht Altdorfer, kiu laboris laŭ alia tre diferenca stilo. Li estis probable la onklo de Herri met de Bles, kiu sekvis lin por stabli la tendencon al pejzaĝo.[2]