Johann Samuel Schröter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1735 en Rastenberg |
Morto | 24-an de marto 1808 (73-jaraĝa) en Buttstädt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | teologo paleontologo natursciencisto conchologist (en) |
Johann Samuel SCHRÖTER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1735 en Rastenberg, mortinta la 24-an de marto 1808 en Buttstädt) estis germana teologo kaj natursciencisto.
Lia unua instruisto estis la patro estanta lernejestro. Poste Schröter studis teologion en Jena. Krome li ĉiam okupiĝis diligente pri natursciencoj kiuj lin estis interesintaj jam ekde la junulaj jaroj. Post la studofino li iĝis estro de la lernejo en Dornburg (Saale) en 1756. En 1763 li iĝis paroĥestro en Blankenhain-Thangelstedt, baldaŭ poste konventa predikisto en Vajmaro. Tie li ankaŭ prizorgis la kolektitaĵojn de natursciencaĵoj. Mortanta li estis superintendanto kaj unua predikisto de Buttstädt.
Inter la branĉoj de natursciencoj Schröter preferis ĉefe konkologion, mineralogion kaj paleontologio. Li ege meritis en ĉiuj tiuj sciencoj haviginte al ili multajn novajn ideojn. Li ekzemple akuratege priskribis diversajn specojn de konkoj kaj propagandis okupiĝon pri fosiliiĝo kio tiutempe ankoraŭ ne tro atentitis.
"Schröter, Johann Samuel" fare de Wilhelm Heß, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 32 (1891), p. 569–570, kio legeblas tie ĉi interrete.