Johannes Bugenhagius (1485-1558) | ||
---|---|---|
theologus Germanicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-a de junio 1485 en Wolin, Germanio | |
Morto | 20-a de aprilo 1558 en Wittenberg, Germanio | |
Tombo | Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg | |
Familio | ||
Edz(in)o | Walpurga Bugenhagen (en) vd | |
Infanoj | Johann Bugenhagen (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto Protestanta reformisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Bugenhageno (1485-1558) (* Wolin, en la 20-a de junio 1485 - Wittenberg, en la 20-a de aprilo 1558) estis germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto.
Li enkondukis la protestantan reformon en la Duklando Pomerio kaj Danio en la 16-a jarcento. Inter liaj plej grandaj realigoj kuŝas la organizado de la luterana preĝejaro en la nordo de Germanio kaj Skandinavio, kaj ofte nomatas la dua Nordia Apostolo. Li estis pastoro en la Preĝejo de Sankta Maria, en Wittenberg. Marteno Lutero kromnomis lin "doktoro pomerio"[1]. Li estas memorigita en la kalendaro de la sanktuloj de la luterana eklezio de la sinodo de Misurio en la 20-a de aprilo.
Inter 1502 kaj 1504 li studis en la Universitato de Greifswald. En 1504, li translokiĝis al Treptow an der Rega kie li fariĝis rektoro de la loka lernejo. Kvankam li ne studis teologion, li ordiniĝis pastoro en 1509, kaj servis kiel vikario en la kanonikara kolegio de tiu urbo. En 1517, la abato Johann Boldewan (1485-1529)[2] vokis Bugenhagen por prediki en sia Abatejo en Belbuck, kie li estis indikita kiel biblia komentisto. Boldewan kaj Bugenhagen fariĝis tie la centro de la humanista cirklo. La duko Boguslao la 10-a (1454-1523)[3] el Pomerio ordonis al Bugenhagen ke li verku latinan historion pri Pomeranio, kaj 1518 fariĝis la komenca jaro de lia historia laboro.
En Wittenberg li helpis Luteron traduki la latinan biblion germanen, kaj malfermis disputon pri la reformoj de Ulrich Zwingli (1484-1531). Ĉirkaŭ de 1523, liaj privataj lecionoj estis fariĝintaj famaj, do, en la venonta jaro, li estas invitita profesori en la Leucorea, hodiaŭ konata kiel Marteno Lutero Universitato. En la 17-a de marto 1533 li promociiĝis kiel doktoro pri teologio de la universitato, kune kun Johannes Aepinus (1499-1553)[4] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[5]. La promocio estis direktita de Marteno Lutero, surbaze de la tezoj de Filipo Melanktono, financita kaj vizitita de Frederiko la saĝa (1463-1525), kaj formale koncesiita de Justus Jonas, la maljuna (1493-1555). Mortohoron lian akompanis konsolante Sebastian Fröschel.