John Aikin

John Aikin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1747 (1747-01-15)
en Kibworth
Morto 7-an de decembro 1822 (1822-12-07) (75-jaraĝa)
en Stoke Newington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro John Aikin (1713 - 1780) Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Anna Laetitia Barbauld Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Arthur Aikin, Charles Rochemont Aikin, Lucy Aikin, Edmund Aikin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
botanikisto
biografo
verkisto
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John AIKIN (n. la 15-an de januaro 1747 - m. la 7-an de decembro 1822) estis brita kuracisto kaj politika, liberala verkisto.

Li naskiĝis en Kibworth Harcourt (Leicestershire), kaj estis la filo de D-ro John Aikin. Li estis edukita en la religie disidenta, unitarista akademio Warrington, kie lia patro estis instruisto.

En 1792, ĉar unu el liaj pamfletoj kaŭzis skandalon, Aikin transloĝiĝis al Londono, kie li reestablis sin kiel kuracisto. Li tamen pluverkis politikajn tekstojn, kaj kune kun sia fratino Anna Laetitia Barbauld li publikigis serion da volumoj titolitaj Evenings at Home (1792-1795), kiuj estis tradukitaj al preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Lia filo Arthur Aikin fariĝis sciencisto, dum lia filino Lucy Aikin fariĝis biografiistino.

  • Evenings at Home (1792-95)
  • A Description of the Country from Thirty to Forty Miles Round Manchester (1795) referencita en The German Ideology de Karl Marx
  • General Biography (10 volumoj, kompletaj en 1815)
  • Annals of the Reign of George III (1816)
  • Select Works of the British Poets (1820)