John David Barrow

John David Barrow
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1952 (1952-11-29)
en Londono
Morto 26-an de septembro 2020 (2020-09-26) (67-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortokialo Kojlorektuma kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Kembriĝo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kolegio Magdaleno
Van Mildert College (en) Traduki
Universitato de Oksfordo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
astronomo
astrofizikisto
dramaturgo
teoria fizikisto
universitata instruisto
matematikisto
verkisto
kosmologo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.damtp.cam.ac.uk/people/j.d.barrow/
vdr

John David BARROW (Londono, naskiĝis la 29-an de novembro 1952 - mortis la 27-an de septembro 2020) estis angla kosmologo, profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Kembriĝo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li magistriĝis pri Matematikaj sciencoj en la universitato de Durham, akiris doktorecon pri astrofiziko en la Universitato de Oksfordo en 1977, specialiĝis pri la sama sciencobjekto en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Aŭtoro de centoj da artikoloj kaj dekoj da eseoj tradukitaj al tridekoj da lingvoj, estas konsiderita unu el la vivantoj plej spertaj pri la moderna kosmologia esploro.

John David Barrow kosmologiscience alproksimas al Roger Penrose kaj Paul Davies koncerne la rilatojn inter la universo kaj Konscienco. Li profunde esploris iujn el la plej angulplenaj problemoj de la samtempa kosmologio kontribuante senmitigi diversajn tabuojn ĉe scienculoj ĉi-kampe: la koncepto pri senfino, la teorio de la naturo, la destino de la universo kaj ĝia origino, la apartaj nombraj rilatij kiuj staras ĉe la bazo de la kosmo kaj de homa vivo. Rilate tiun punkton, Barrow, per sia fundamenta verko The Anthropic Cosmological Principle. (la antropica principo), realigis la unuan kompletan teorigadon pri kiu ĉiam pli ofte oni diskutas en Filozofio kaj teologio.

En 2006 Barrow estis ordenita per la Premio Templeton pro "liaj verkoj pri la rilatoj inter la vivo kaj la universo, kaj pri la naturo de la homa konscienco-intenceco [kiu] produktis novajn perspektivojn por la centraj problemoj koncernantaj sciencon kaj religion". Efektive, li, membro United Reformed Church, celas ankaŭ provi racie prezenti, en kadro teista, la tradician bildon de la mondo.

Barrow verkis ankaŭ teatraĵon Infinities kiu uverturis (2002) ĉe Piccolo Teatro de Milano, poste en Valencio. Lia verko akiris la italan Teatran Premion Ubu 2002 kiel spektaklo de la jaro.

Precipaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Anthropic Cosmological Principle, (La antropica principo)
  2. New Theories of Everything. ISBN 978-0192807212
  3. Between Inner Space and Outer Space: Essays on the Science, Art, and Philosophy of the Origin of the Universe
  4. Impossibility: Limits of Science and the Science of Limits. ISBN 0-09-977211-6
  5. Material Content of the Universe
  6. Pi in the Sky: Counting, Thinking, and Being
  7. Science and Ultimate Reality: Quantum Theory, Cosmology and Complexity
  8. The Artful Universe: The Cosmic Source of Human Creativity
  9. The Book of Nothing: Vacuums, Voids, and the Latest Ideas about the Origins of the Universe
  10. The Infinite Book: A Short Guide to the Boundless, Timeless and Endless
  11. The Left Hand of Creation: The Origin and Evolution of the Expanding Universe, 1985 (La maldekstra mano de la kreado: (Origino kaj evoluo de la ekspansianta Universo)
  12. The Origin of the Universe: To the Edge of Space and Time
  13. The Universe That Discovered Itself
  14. The World Within the World, 1991 (La mondo ene de la mondo)
  15. Theories of Everything: The Quest for Ultimate Explanation (Teorioj de la tuteco: la problemo de la lasta ekspliko)
  16. The Constants of Nature: The Numbers that Encode the Deepest Secrets of the Universe
  17. 100 Essential Things You Didn't Know You Didn't Know
  18. Mathletics: A Scientist Explains 100 Amazing Things About The World of Sports
  19. Cosmic Imagery: Key Images in the History of Science. ISBN 978-0224075237* (La kosmo de la imagopovo)

Fremdlingve

[redakti | redakti fonton]
  1. L'Homme et le Cosmos (en la franca: La homo kaj la Kosmo)
  2. Perché il Mondo è Matematico? (en la itala: Kial la mondo estas matematika?]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]