John Stevens Henslow | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1796 en Rochester |
Morto | 16-an de majo 1861 (65-jaraĝa) en Hitcham |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Anglio |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | St John's College |
Familio | |
Patro | John Prentis Henslow (en) |
Patrino | Francis Stevens (en) |
Edz(in)o | Harriet Jenyns (en) |
Infanoj | George Henslow (en) , Anne Henslow Barnard (en) , Frances Hooker (en) , Leonard Ramsay Henslow (en) |
Parencoj | Joseph Dalton Hooker (bofilo) John Henslow (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | botanikisto geologo pastro |
John Stevens Henslow (6a de februaro 1796 – 16a de majo 1861) estis angla pastro, botanikisto kaj geologo. Li estas memorigita kiel amiko kaj instruisto de Charles Darwin.
Li naskiĝis ĉe Rochester kaj edukiĝis ĉe la St. John's College, Kembriĝo, kie li gradiĝis en 1818. Li montris dekomence grandan intereson por natura historio kio plialtiĝis kiam li akompanis Sedgwick en 1819 dum veturo al la Insulo Wight kie li lernis sian unuan lecionon pri geologio.