John Zorn | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Dekoboko Hajime |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1953 (71-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Webster University (en) United Nations International School (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵazpianisto jazz saxophonist (en) jazz clarinetist (en) muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tzadik.com |
John Zorn (naskiĝis la 2-an de septembro 1953 en Novjorko) estas usona komponisto kaj bandestro. Li ludas saksofonon kaj klarneton. John Zorn laboras krome kiel muzikproduktisto, estas posedanto de la diskeldonejo Tzadik kaj kunlaboris kun multaj eksperimentemaj muzikistoj, aparte el la kampoj de Nova Muziko kaj de ĵazo.
Zorn ludis infanaĝe pianon, gitaron kaj fluton. Dum sia studo ĉe Universitato Webster li ellernis, influite de Anthony Braxton kaj lia tiea instruisto Oliver Lake, la saksofonan ludon. Kromence pli interesita pri Nova Muziko, li turniĝis en la 1970-aj jaroj al ĵazo. Li ĉesis la formalan edukadon kaj reiris pretervoje trans la okcidenta marbordo de Usono al Novjorko, por koncentriĝi en la ĵazmondeto de suda Manhatano pri muzikaj projektoj. Dum ĉi tiu tempo li perlaboris interalie laborante en sondiskovendejo.
Al liaj fruaj influanto apartenas, krom Braxton, Eugene Chadbourne kaj Ornette Coleman, ankaŭ Karlheinz Stockhausen. La muzikon de Zorn Musik karakterizas la prilaborado de multaj muzikaj stiloj el diversaj fontoj, ekzemple filmmuziko al desegnaj trukfilmoj, libera ĵazo aŭ jida popolmuziko. Zorn kombinas je tio ofte mallongajn muzikajn sekvencojn kolaĝomaniere, parte en rapidega sinsekvo. En 1975 li fondis sian Theatre of Musical Optics kaj komencis unue kunlaboron kun Chadbourne, Tom Cora, Wayne Horvitz, Polly Bradfield kaj LaDonna Smith. Tutmondan renomon li akiris en la 1980-aj jaroj. Dum la sekva jardeko li laboris kaj en Novjorko kaj en Tokio, kie li verkis kaj prezentis multajn komponaĵojn. En 1998 li produktis la albumon 1930 de la japana bruoartisto Masami Akita.
Zorn klare konfesas sin pri sia juda deveno kaj priverkas en kelkaj el siaj projektoj tradiciajn judajn elementojn. Li fondis la diskeldonejon Tzadik. Je tio li deklaris novan „Radikalan Judan Kulturon“ kaj publikigis manifeston pri la radikala judismo en sia muziko, en kiu li i. a. deklaris:
Elstarigendaj estas la bandoj direktitaj de Zorn Naked City (kun Bill Frisell, Wayne Horvitz, Fred Frith, Joey Baron kaj Yamatsuka Eye), Painkiller (kun Bill Laswell kaj Mick Harris) same kiel Masada (kun Dave Douglas, Greg Cohen kaj Joey Baron), ensemblo, kiu kunfandas avangardan ĵazon kaj klezmero-elementojn. Ege rimarkindaj estas liaj „ludokartoj“ („game pieces“), kiuj ne baziĝas sur notita partituro, sed estas ludataj laŭ reguloj destinitaj de li. Elstara ekzemplo estas Cobra, komponaĵo, je kiu ensemblo variebla laŭ instrumentado kaj nombro de muzikistoj ricevas instrukciojn per kartoj montrataj de la direktisto, kiun la muzikistoj spontane interpretas kaj realigas.
Zorn komponis multajn filmmuzikojn, verkis por orkestroj kaj etaj ensembloj kiel ekz. das Kronos Quartet kaj omaĝis al multaj muzikistoj kiel Ornette Coleman, Hank Mobley, Lee Morgan, Sonny Clark, Ennio Morricone aŭ Burt Bacharach. Multajn el siaj verkoj li produktis kaj publikigis per siaj diskeldonejoj Tzadik kaj Avant.
La aktuala eldono de „Jazzbuch“ (2006) de Joachim-Ernst Berendt kaj Günther Huesmann nomas Ĝonon Zorn la plej elstara kaj plej influhava ĵazmuzikisto de la nuntempo. Ĉi tiu taksado tamen estas tre pridisputata, ne-laste ĉar Zorn rigide rifuzas por si la nomon ĵazmuzikisto, kaj ĉar la muziko de Zorn ne unuarange devenas el la nigrusona muziktradicio: tiu ĉi estas nur unu el la multaj influoj.