„ Ni kore bonvenigas ĉi tiun Esperantan eldonon de la konata verko de J. Féldes. La verko, kiu jam gajnis grandan literaturan premion, kaj aperis en pli ol dek lingvoj, rakontas pri la vivo de homoj, kiuj post la mondmilito sin trovas pelitaj for de la hejmo pro kaŭzoj ekonomiaj aŭ politikaj. Plejparte ĝi estas malgaja: tamen tio estas neevitebla, ĉar la vivo de senhejmuloj en la postmilitaj jaroj ne estis afero facila. La kompatinduloj priskribitaj en la libro loĝas dum multaj jaroj en fremda lando, sed du el ili revenas al la patrolando. Tamen, eĉ tie ili sin sentas ankoraŭ fremduloj, kaj tio estas la vera tragedio de la verko.
La traduko ja estas tre lerta, kaj oni ne povas ne admiri ĝian fluan kaj vivan lingvuzon. Oni legas la verkon kun vera plezuro. Unu el la kunlaborintoj estas la tradukinto de La Knaboj de Paŭlo- strato, ĵus eldonita por la “Epoko” Libro-Klubo.
Tamen, eĉ en libro tiel bona oni trovas bedaŭrindaĵojn. La plej serioza, miaopinie, estas la uzo de Francio, Hungario, k.s., kontraŭ la konsilo de Zamenhof kaj de la L.K. (Oni trovas ankaŭ la ĝustajn formojn Francujo kaj Svisujo en la libro, sed malofte).
Interesa estas la uzo de emigri anstataŭ elmigri. Ambaŭ formoj troviĝas en Millidge, sed P.V. donas nur elmigri, kiu ŝajnas al mi la sola konsilinda. Oni povas malseveri pri la multaj neologismoj en la verko, plejparte troveblaj en Parnasa Gvidlibro, sed la uzo de girloj (chorus girls) ne estas bona. Mi ja scias, ke en Parizaj muzikhaloj oni parolas pri les girls; tamen mi ne ĝojas pri la enkonduko en nian lingvon de angla vorto kun neangla signifo. Simile ne plaĉas smokingo (dinner-jacket).
Restas loko por nur kelkaj mallongaj notoj. Mi ne komprenas vertigra vizaĝo (p. 112 kaj aliloke) ; disde (115) estas formo dube necesa ; desur (122) certe devus esti de sur, kaj po du paŝojn (13) devus esti po du paŝoj. Jen, ĉe propra nomo, la tradukintoj uzas akuzativan -n kun streketo, jen sen streketo; jen (ĉe sama nomo) ili tute forlasas akuzativon, kaj pro tio kelkafoje la signifo eĉ fariĝas neklara. Pli bone, laŭ Zamenhofa ekzemplo, uzi la akuzativon (n aŭ on) tute regule. ” |