Jon Edward Ahlquist | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1944 | ||||
Morto | 7-an de majo 2020 (75-jaraĝa) en Huntsville | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo molekula biologo zoologo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jon Edward AHLQUIST estis usona molekula biologo kaj ornitologo kiu specializiĝis en molekula filogenetiko. Li ege kunlaboris kun Charles Sibley, ĉefe ĉe la Universitato Yale. Ĉirkaŭ 1987, kaj Ahlquist kaj Sibley forlasis la universitaton Yale.
En 1988, Ahlquist kaj Sibley ricevis la premion Daniel Giraud Elliot el la Nacia Akademio de Sciencoj.[1] En Januaro 1991 (ofte listita kiel 1990), Charles Sibley kaj Ahlquist publikigis Phylogeny and Classification of Birds, kiu prezentis novan filogenetikon por birdoj baze sur hibridado pere de DNA, konata kiel taksonomio de Sibley kaj Ahlquist. Tiam, li estis helpoprofesoro de zoologio ĉe la Universitato Ohio. En 1999, Ahlquist estis retiriĝinta (Ahlquist, 1999).