Jorge Castañeda Gutman | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1953 (71-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Lingvoj | hispana • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Princeton Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono Lycée Franco-Mexicain (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Jorge Castañeda y Álvarez de la Rosa (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto universitata instruisto diplomato historiisto ![]() | ||||
Laborkampo | Internaciaj rilatoj ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jorge Castañeda Gutman (Meksikurbo, 24-a de majo de 1953) estas intelektulo kaj politikisto de Meksiko kiu okupis la postenon de Sekretario de Eksteraj Rilatoj de 2000 al 2003.
Li estas filo de Jorge Castañeda y Álvarez de la Rosa —diplomato kaj historiisto kiu okupis la Sekretarion de Eksteraj Rilatoj de 1979 al 1982, dum la sesjara registado de José López Portillo— kaj de Neoma Gutman, devena de Belorusio. Li studis Ekonomikon en la Universitato de Princeton kaj la Doktorecon en Ekonomika Historio en la Universitato de Parizo (Panteono - Sorbono). Post fino de la studo, li estis vizitanta profesoro en variaj universitatoj, inter ili la Universidad Nacional Autónoma de México, la Universitato de Princeton, la Universitato de Novjorko kaj la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Li estas aŭtoro de pli da dekduo de libroj kaj verkas kutime en la ĵurnaloj Reforma (Meksiko), El País (Hispanio), Los Angeles Times kaj en la revuo Newsweek (Usono). Li estis edzo de la ĉilia Miriam Morales kun kiu li havis filon, Jorge Andrés.