José Faustino Sánchez Carrión | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1787 en Huamaĉuko | ||||
Morto | 2-an de junio 1825 (38-jaraĝa) en Lurín District | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Peruo vd | ||||
Alma mater | Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José Faustino Sánchez Carrión (Huamaĉuko, Intendencia de Trujillo, 13-a de februaro de 1787 - Lurín, Lima, 2-a de junio de 1825), estis gravulo sendependentista kaj ideologia politikisto perua.
Li estis konata kiel “Solitario de Sayán” (solulo de Sajano), ludis gravan rolon en la starigo de la respublika regosistemo en sia lando. Li estis unu el la redaktoroj de la unua konstitucio de Peruo, de liberala stilo. Li poste formis parton de la komisiono kiu iris al Guajakilo por inviti Simón Bolívar al Peruo. Li estis Sekretario aŭ Ĝenerala Ministro de Bolívar, kaj akompanis lin laŭlonge de lia venka kampanjo sur perua teritorio, administrante la necesajn rimedojn por la Ejército Unido Libertador (liberiga unuiĝinta armeo), kiu venkis en Junín kaj Ajakuĉo. Li estis ankaŭ ministro por eksteraj rilatoj de 1824 al 1825, kaj tiele li subskribis la invitojn senditajn de Bolívar al la amerikaj registaroj por ke tiuj sendu siajn reprezentantojn al konfederacia kongreso, kiu estos la Kongreso de Panamo. Li mortiĝis juna, viktimo de malsano.