Josef Gottlieb Kölreuter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1733 en Sulz am Neckar |
Morto | 11-an de novembro 1806 (73-jaraĝa) en Karlsruhe |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Okupo | |
Okupo | botanikisto natursciencisto genetikisto zoologo |
Josef Gottlieb Kölreuter (Elparolu: kelrojta) (* 27-an de aprilo 1733 en Sulz am Neckar; † 11-an de novembro 1806 en Karlsruhe) estis germana botanikisto, profesoro pri biologio kaj direktoro de la kortegaj ĝardenoj en Karlsruhe. Li estis iniciatinto de la biologio pri polenado kaj unu el la plej fruaj eksperimentaj biologoj; li, cent jarojn antaŭ Gregor Mendel, eksperimentis pri la heredeco de plantoj.