Josef Hora | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1891 en Dobříň | ||||
Morto | 21-an de junio 1945 (53-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | tombejo de Vyšehrad ![]() | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • rusa • slovena • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Gymnázium Roudnice nad Labem ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zdena Horová (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto tradukisto kritikisto redaktoro literaturkritikisto poeto eldonisto lingvisto publikigisto ![]() | ||||
Laborkampo | Literaturo, literatura kritiko, opinia ĵurnalismo, traduko kaj redaktado ![]() | ||||
Aktiva dum | 1915– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josef Hora (naskiĝis la 8-an de julio 1891 Dobříň – mortis la 21-an de junio 1945 Praha) estis ĉeĥa poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Postmorte (In memoriam) li estis honorita kiel la unua per titolo nacia artisto de Ĉeĥoslovakio.
Li naskiĝis en Dobříň apud Roudnice nad Labem, kie li studis en gimnazio. Dobříň tre influis lin kaj li ofte revenadis al ĝi en siaj verkoj. Post divorco de la gepatroj edukis lin la geavoj.
Post la abiturienta ekzameno (1910) li foriris al Praha, kie li studis juron kaj fariĝis ĵurnalisto. Versojn li publikigis en la revuo Vesna (= Primavero).
Komence li laboris en socialdemokratia ĵurnalo, ekde 1921 en Rudé právo (Ruĝa Rajto), kie li kontribuis por la kultura rubriko, kaj en proleta gazeto Právo lidu (Rajto de la Popolo). Post disiro kun la komunista partio (1929) li fariĝis redaktoro de České slovo (Ĉeĥa Vorto). Li aktivis ankaŭ en la gazetoj „Moderní revue (Moderna revuo), Zvon (Sonorilo) kaj poste li eldonis propran gazeton Plán (Plano). Plie li aktivis en la redakcio de Podřipan (Submontano de Říp) kaj fondis kolekton de monografioj, el kiuj li mem verkis tiun pri la poeto Karel Toman (1935).
Lian kreadon influis ankaŭ vojaĝado - li vizitis Sovetunion, Francion, Hungarion, Italion, Estonion.
Post 1921 li fariĝis programa parolisto de la ĉeĥa proleta kaj ekspresinisma poezio.
Hora estis eminenta tradukisto el la rusa (Puŝkin, Lermontov, Jesenin, Pasternak) kaj el la slovena.