Joseph LANGEN (naskiĝinta la 3-an de junio 1837 en Kolonjo, mortinta la 13-an de julio 1901 en Bonn) estis germana teologo prakatolika.
La ordinacion sacerdotan li ricevis en 1859; li fariĝis en 1864 eksterorda kaj en 1867 orda profesoro pri ekzegezo de la Nova Testamento en Bonn. Nesubmetiĝinte al la dogmoj de la Unua Vatikana koncilio, li estis ekskomunikita; tiam li ekengaĝiĝis en la prakatolika movado.
En 1894 li iĝis membro de la Bavara Akademio de Sciencoj. Inter liaj skribaĵoj menciindas: »Die deuterokanonischen Stücke des Buches Esther« (Freiburg 1862); »Die letzten Lebenstage Jesu« (Freiburg 1864); »Das Judentum in Palästina zur Zeit Christi« (Freiburg. 1866); »Grundriß der Einleitung in das Neue Testament« (Freiburg 1868); »Das vatikanische Dogma von dem Universalepiskopat und der Unfehlbarkeit des Papstes« (Bonn 1871–76); »Die Kirchenväter und das Neue Testament« (Bonn 1873); »Die trinitarische Lehrdifferenz zwischen der abendländischen und morgenländischen Kirche« (Bonn 1876); »Johannes von Damaskus« (Gotha 1879); »Geschichte der römischen Kirche bis zum Pontifikat Leos 1.« (Gotha 1881), kun daŭrigoj de Leono ĝis papo Nikolao la 1-a (Gotha 1885), de Nikolao la 1-a ĝis Gregorio la 7-a (Gotha 1892) kaj de Gregorio la 7-a ĝis Inocento la 3-a (Gotha 1893); »Die Klemensromane« (Gotha 1890).
Dum la lastaj vivojaroj li fervore kunlaboris je la en Berno aperanta fakgazeto »Revue internationale de théologie«.
"Langen 2" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 168