Josip Belušić

Josip Belušić (* 1847 en Labin, tiam Aŭstrio-Hungario, nuntempe Kroatio / duoninsulo Istrio † ?) estis kroata inventisto.

Interalie Belušić estis profesoro en Koper. En la jaro 1888 li inventis la unuan elektran rapidmezurilon,[1] kiu estis patentita en Aŭstrio-Hungario kun la nomo de Velocimeter.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Božo Milanović:Hrvatski narodni preporod u Istri, 1967, Seite 406 (Google Books)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Jamičić, Željko: Josip Belušić – izumitelj tahografa. In: časopis MUP (Mir-Ugled-Povjerenje) 3. Jg., Zagreb, Januar 2008, S. 15