José Paciano Laurel y García (6-a de marto 1891 - 9-a de novembro 1959) estis filipina advokato kaj politikisto, kaj iĝis 3-a prezidento de la Dua Filipina Respubliko. Fakte ĝi estis marioneta ŝtato dum la japana okupado dum la Dua Mondmilito (1943 al 1945). Ekde la regado fare de la Prezidento Diosdado Macapagal (1961–1965), Laurel estis agnsoskita kiel legitima prezidento de Filipinoj.