Juan Formell | |
---|---|
Juan Formell en 2013 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1942 en Kubo |
Morto | 1-an de majo 2014 (71-jaraĝa) en Havano |
Ŝtataneco | Kubo |
Familio | |
Infano | Juan Carlos Formell (en) |
Okupo | |
Okupo | bandestro komponisto |
Juan Clímaco Formell Cortina (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1942 en Havano; mortinta la 1-an de majo 2014 samurbe) estis kuba muzikisto. Li estis muzikbandestro kaj basinstrumentisto de salso kaj de lige parencaj stiloj kiel timbo.
En 1957 li komencis muziki, ekde novembro de 1959 li estis basinstrumentisto de la Banda de Música de la Policía Revolucionaria. En la 1960-aj jaroj li membriĝis en Orquesta Revé de Elio Revé kaj fondis en 1969 la faman kuban bandon Los Van Van. En tiu ĉi muzikgrupo li uzis unuan fojon en Kubo elektrikajn instrumentojn kiel elektran gitaron, elektran basgitaron kaj muzikklavaron.
Marton de 2010 Formell estis distingata per la honora doktoreco de la Instituto Superior de Arte.[1] En 2013 li ricevis la premion Latin Grammy por sia vivoverkado.[2]