Juan José Linz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1926 en Bonno |
Morto | 1-an de oktobro 2013 (86-jaraĝa) en New Haven |
Tombo | Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery (en) |
Lingvoj | hispana • angla |
Ŝtataneco | Germanio Hispanio Usono |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido Universitato Kolumbio - doktoro de filozofio (–1959) |
Okupo | |
Okupo | politikologo sociologo historiisto de moderna epoko universitata instruisto |
Juan José LINZ Storch de Gracia (Bonn, Germanio, 24a de decembro 1926 - New Haven, 1a de oktobro 2013)[1] estis hispana sociologo kaj profesoro pri politika scienco en la Universitato Yale.
Li gradiĝis ĉe la Komplutensa Universitato de Madrido kaj doktoriĝis pri Sociologio en la Universitato Kolumbio en 1959. Li laboris mallonge en la nova Aŭtonoma Universitato de Madrido kaj poste jam en la Universitato Yale en 1968, krom gastprofesoro en diversaj universitatoj kiel ĉe Berkeley, Stanford, Hajldelbergo, Munkeno, Humboldt de Berlino kaj Florenco.
Liaj plej konataj laboroj temas pri la teorioj de la totalismaj kaj aŭtoritatemaj reĝimoj, la dekadencoj de demokratio kaj la transiroj al demokratiaj reĝimoj. Li especialiĝis en la komparanalizo, kunordigis teamojn por la analizo de diversaj landoj kaj laboris intense pri tiaj aferoj en Hispanio.