Juanjo Puigcorbé | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1955 (69-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lola Marceli ![]() | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro politikisto filmaktoro verkisto scenaristo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1977– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan José PUIGCORBÉ Benaiges (Barcelono, 22a de julio 1955), plej ofte konata kiel Juanjo Puigcorbé, estas hispana aktoro de teatro, kino kaj televido kiu provizore iĝis ankaŭ politikisto.
Li iom studis Filozofion kaj Beletroj kaj Fizikajn Sciencojn en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, kion li lasis por studi Aktoradon en la Instituto de Teatro de Barcelono. Li eklaboris estante 17-jaraĝa kiel aktoro, scenaristo kaj reĝisoro de teatro, kaj finfine li kliniĝis al aktorado. Li formis parton de kelkaj trupoj de sendependa teatro, de la Saló Diana, de la Teatre Lliure, de la Trupo Adrià Gual, de la Trupo de Núria Espert, kaj de aliaj katalunaj teatrotrupoj. Li partoprenis en la inaŭguro de la Teatra Centro de Katalunio ĉe Peer Gynt de Henrik Ibsen. Li ricevis kelkajn premiojn de teatro, inter kiuj la Nacian Premion de Teatro de la Ĝeneralitato de Katalunio, en 1986.
Li reĝisoris kaj teatron kaj operon, kaj estis scenaristo de kino en la 1980-aj jaroj. Li same faris fekundan karieron en televido, elstare en historiaj serioj kiel Mariana Pineda, Goya kaj Miguel Servet, la sangre y la ceniza, aliaj komediaj kiel Villarriba y Villabajo, Un chupete para ella, aliaj trileraj kiel La huella del crimen kaj Pepe Carvalho, kaj aliaj teatraj kaj diverstemaj kiel Estudio 1, Un día volveré, Cuéntame cómo pasó kaj Amar en tiempos revueltos.
Kiel politikisto, el la 13a de junio 2015 estis skabeno de la municipo Barcelono por la partio Esquerra Republicana de Catalunya. El 24a de julio 2015 li estis nomumita deputito delegita por kulturo de la Provinca Deputitaro de Barcelono. En la 29a de junio 2018 pro malkonsento kun sektoroj de la partio, li forlasis ĝin, sed plue plenumis siajn postenojn en la municipo Barcelono kaj en la Deputitaro. Li ne partoprenis en la municipa balotado de 2019, kaj tiam abandonis ĉiujn siajn politikajn postenojn.