Juda Muzeo | |||
---|---|---|---|
Jewish Museum | |||
Juda muzeo neprofitcela organizaĵo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Manhatano | ||
Arkitekto(j) | Charles Pierrepont Henry Gilbert vd | ||
Estiĝo | 1904 | ||
Koordinatoj | 40° 47′ 7″ N, 73° 57′ 26″ U (mapo)40.785388888889-73.957194444444Koordinatoj: 40° 47′ 7″ N, 73° 57′ 26″ U (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://thejewishmuseum.org | ||
La Juda Muzeo (angle Jewish Museum estas arta muzeo kaj deponejo de kulturaj artefaktoj, gastegita ĉe 1109 Kvina Avenuo, en la iama Domo Felix M. Warburg, kun la Muzeo Mile ĉe Upper East Side de Manhatano, Novjorko. Ĝi estas la ĉefa juda muzeo en Usono, kaj ĝi enhavas la plej grandan kolekton de arto kaj juda kulturo sen enkalkuli israelajn muzeojn, kun 26,000 eroj. Kvankam ties kolekto estis establita en 1904 de la Juda Teologia Seminario de Ameriko, la muzeo ne malfermiĝis al la publiko ĝis 1947. Ĝi fokusiĝas kaj al artefaktoj de juda historio kaj al moderna kaj nuntempa arto. Ties konstanta ekspozicio, nome Culture and Continuity: The Jewish Journey, estas suplementata kaj de rotaciaj kaj de specialaj ekspozicioj.