Sebald Beham, Judit kun la kapo de Holofernes (1547).
Judit estas biblia persono, heroino de la hebrea popolo. Ŝia nomo devenas el la hebrea:יְהוּדִית "laŭdata" aŭ "hebrea", Yəhudit), kaj estas la ina formo de la nomo Juda.
La biblia rakonto asertas ke tiu vidvino liberigis la urbon Betulia sieĝata de Asirianoj (kiuj fakte estus Babilonoj). (libro de Judit 8, 4-8)
Pri ŝia belo enamiĝis Holofernes, ilia generalo, kiu ŝin tenis ĉe si dumbankede; kiam ŝi vidis lin ebria, Judit al li tranĉis la kapon uzante lian glavon, kaj revenis al la urbo. (Libro de judit 13, 4-8). [2]
Asirianoj trovinte morta ilian kondotieron, ekpanikis kaj ekforfuĝis el la invadita Regno de Jehuda
La biblia Judit estis multe vizitata de la mezepoka kaj renesancaikonografio, kiel tipa ekzemplo de heroismo kiu triumfas sur la perforto de la invadanto uzante delogon kiel antaŭtaktikon kaj violentan reziston kiel veran armilon.
↑La libro estas konsiderata, kvankam dua-kanona, inspirita ĉe la Katolika Eklezio kaj tiu Ortodoksa sed apokrifa ĉe Protestantoj. Multaj bibliistoj konsideras la rakonton midraŝo.