Judit Vihar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1944 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rusa • japana • angla • bulgara |
Loĝloko | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1968) |
Familio | |
Patro | Béla Vihar |
Patrino | Magda Widder (en) |
Edz(in)o | Ferenc Mártonfi (en) |
Infano | Attila Mártonfi (en) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto poeto verkisto japanologo tradukisto hajkisto |
Judit Vihar, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vihar Judit estis hungara poeto pri hajko, tradukisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia avo estis Félix Bódog Widder, ŝia patro estis Béla Vihar.
Judit Vihar[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1944 en Budapeŝto.
Judit Vihar maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1962, poste ŝi akiris diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Post la diplomo ŝi instruis en gimnazio. En 1975 ŝi doktoriĝis (Ph.D.), poste ŝi instruis en la menciita universitato. Inter 1988–2003 ŝi estis katedrestro en instrua rango docento, pli poste ŝi estis profesoro ĝis 2006. Jam ekde 1996 ŝi instruis ankaŭ en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis unufoje filon. Ŝi ricevis hungaran medalon en 2000, japanajn premiojn en 2002 kaj 2009.