Julian Ochorowicz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de februaro 1850 en Radzymin | |
Morto | 1-an de majo 1917 (67-jaraĝa) en Varsovio | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Kongresa Pollando vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Maria Ochorowicz-Monatowa (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Julian Mohort vd | |
Okupo | filozofo verkisto psikologo poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Julian Leopold OCHOROWICZ (naskiĝis la 23-an de februaro 1850 en Radzymin, mortis la 1-an de majo 1917 en Varsovio) estis pola filozofo, psikologo, poeto, publicisto kaj inventisto (pioniro de radiofonio, televido kaj parapsikologio). Teoriulo de pozitivismo. Esploristo de mediumeco kaj kreanto de teorio pri ideoplastio. Li estas konsiderata pioniro de eksperimenta psikologio kaj de hipnotologio, kreinto de pola psikologia laboratorio en Wisła.
Filo de Julian Ochorowicz kaj Jadwiga Sumińska. Studis en Szkoła Główna (Ĉefa Lernejo), kaj poste en Varsovia Universitato, kiun finis en 1871. En 1874 doktoriĝis en Universitato de Lepsiko per disertaĵo O warunkach świadomości (Pri kondiĉoj de konscio), kunlaborante kun profesoro Wilhelm Wundt. Dum la periodo de dispartigoj de Pollando post reveno al Varsovio, en la jaroj 1874–1875 estis ĉefredaktoro de revuo „Niwa”. De 1881 estis docento ĉe fakultato de psikologio kaj filozofio de naturo en Universitato de Lvovo. En 1882 habilitiĝis, prezentante disertaĵon titolitan Rozwój filozoficznych i chemicznych pojęć o atomach (Evoluo de filozofiaj kaj kemiaj nocioj pri atomoj). En 1882 estis sendita al Parizo, kie restis kelkajn jarojn. Poste revenis al Varsovio, de 1900 estis prezidanto de Literatura Kaso.