Julija Navalnaja | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Юлия Борисовна Навальная Юлия Навальная | ||
Naskonomo | Юлия Борисовна Абросимова | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1976 (48-jaraĝa) en Moskvo | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusio (1991–) Sovetunio (–1991) vd | |
Alma mater | Pleĥanova Rusia Universitato de Ekonomiko - internaciaj rilatoj vd | |
Partio | Rusa Unuiĝinta Demokratia Partio “Pomo” (2000–2011) Rusio Estonta vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Aleksej Navalnij (2000–2024) vd | |
Infanoj | Daria Navalnaja, Zaĥar Navalnij vd | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto politikisto aktivulo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Julija Borisovna NAVALNAJA (ruse Юлия Борисовна Навальная; naskiĝis la 24an de julio 1976) estas rusa ekonomikisto, aktivulo pri homaj rajtoj kaj politikisto. Ŝi estis la edzino de rusa opoziciisto Aleksej Navalnij. Kiel la edzino de rusa opoziciestro kaj disidento Aleksej Navalnij, ŝi estis priskribita en la amaskomunikilaro kiel la "Unua Damo" kaj foje eĉ la "Prezidento" de la rusa opozicio dum lia vivo kaj malliberigo [1]. Tuj post la morto de sia edzo, Navalnaja partoprenis, ĉe la kunveno de la eksteraj ministroj de EU kaj ĉe la Konferenco sekureca de Munkeno, interalie, por respondecigi Putin. Li kaj liaj aliancanoj estu "punitaj pro tio, kion ili faris al nia lando, mia familio kaj mia edzo" kaj "Ni devus batali hodiaŭ kontraŭ ĉi tiu terura reĝimo en Rusio." Putin devas esti "respondeca persone pri ĉiuj abomenaĵoj." [2] Tri tagojn poste, la 19-an de februaro 2024, ŝi sciigis en videomesaĝo ke ŝi volis daŭrigi la politikan batalon anstataŭe de ŝia edzo. En la sama tago ŝi ĉeestis kiel gasto ĉe la Konsilio de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la EU-ŝtatoj en Bruselo [3].