![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vintroemberizo, Junco hyemalis oreganus, unu el la Oregonaj Junkuloj.
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Junco hyemalis | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Junkuloj estas la birdospecioj membroj de la genro Junco, malgrandaj nordamerikaj birdoj de la familio de Pasereledoj. La sistematiko de tiu genro estas ankoraŭ konfuza post jardekoj de pristudo, kaj kelkaj fakuloj akceptas el 3 al 12 speciojn. La nomo ŝajne devenas el la hispana termino por la plantogenro Juncus (junkoj), ĉar tiuj birdoj, kiel la junkoj, preferas humidajn grundojn.
Ties reprodukta habitato estas koniferaj aŭ miksitaj arbaroj tra Nordameriko, kun teritorioj de subarkta tajgo ĝis altaltitudaj arbaroj de montaroj en Meksiko, kaj Centrameriko suden ĝis Panamo. Nordaj birdoj kutime migras pli suden; sudaj populacioj estas loĝantaj birdoj aŭ ĉiukaze altitudaj migretantoj, kiuj moviĝas nur mallongdistance deklivosuben por eviti malvarmegan vintroveteron en montoj.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde. Vintre ili ofte manĝas are. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Ili kutime nestumas en bone kaŝita situo surgrunda aŭ malalte en arbusto aŭ arbo.
|