Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024

Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024
emblemo
eldono de la junulara eŭrovido-kantokonkurso Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2023 vd
Poste Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 vd
Geografia situo 40° 22′ 8″ N, 3° 41′ 3″ U (mapo)40.368888888889-3.6841944444444Koordinatoj: 40° 22′ 8″ N, 3° 41′ 3″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 (Madrido)
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 (Madrido)
DEC
Map
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024
Retejo Oficiala retejo
vdr
la koncertejo Caja Mágica (hispane: "magia kesto") en Madrido gastigis la eventon

La 22-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Madrido, Hispanio la 16-an de novembro 2024 ekde la 18-a horo.

la scenejo de la kantokonkurso en 2024

La en la momento de gajno same 13-jara kantistino Zoé Clauzure venkis la antaŭjaran konkurson de 2023 por Francio - tio estis la duafoja okazado de la konkurso en Francio. Principe laŭ la reguloj de la Eŭrovido-kantokonkursoj la gajninta lando rajtas okazigi la eventon sekvajare, sed ĉar tio signifintus dufoje sinsekve havi ĝin en Francio, la organizanto Eŭropa Unio de Radio kaj Televido escepte decidis doni la sekvan eventon de 2024 al Hispanio.

partoprenantoj
lando televidkanalo artisto kanto lingvo(j) verkintoj ref.
 Albanio RTSH Nikol Çabeli "Vallëzoj" albana Endri Muçaj, Eriona Rushiti [1]
 Armenio AMPTV Leo (Leo Mkrĉjan, Լեո Մկրտչյան) "Տիեզերական ընկեր"[2] "Cosmic Friend" armena, angla Arpine Martojan (Maléna), Tokionine, Vahram Petrosjan [3]
 Kipro RΙΚ Maria Pissarides (Μαρία Πισσαρίδη) "Κρυστάλλινα Νερά"[4] "Crystal Waters" greka, angla Armin Gilani, Maria Pissarides, Sophia Patsalides [5]
 Estonio ERR Annabelle (Ats) "Tänavad" estona Sven Lõhmus [6]
 Francio France TV Titouan (Hervo) "Comme ci, comme ça" franca Malory Legardinier (Malo'), Marie Bastide [7]
 Kartvelio GPB Andria Putkaradze "დედაჩემს" "To My Mom" kartvela Giga Kuĥianidze (Kukhianidze), Maka Davitaia [8]
 Germanio KiKa / NDR Bjarne (Paterna) "Save the Best for Us" germana, angla Ignacio Uriarte, Kai Oliver Krug, Thomas Meilstrup [9]
 Irlando TG4 Enya Cox Dempsey "Le chéile" irlanda Ian James White, Laoise Ní Nualláin, Nicky Brennan [10]
 Italio RAI Simone Grande "Pigiama party" itala, angla Alex Uhlmann, Luca Mattioni, Pablo Meneguzzo [11]
 Malto PBS Ramires Sciberras "Stilla ċkejkna" malta Aleandro Spiteri Monseigneur, Lon Kirkop, Peter Borg [12]
 Nederlando AVROTROS Stay Tuned "Music" nederlanda, angla Jermain van der Bogt, Willem Laseroms [13]
 Nord-Makedonio MRT Ana kaj Aleksej (Ана и Алексеј) "Marathon" "Маратон" makedona, angla Lazar Cvetkovski, Magdalena Cvetkovska [14]
 Pollando TVP Dominik Arim "All Together" "Ogółem" pola, angla Aldona Dąbrowska, Sławomir Sokołowski [15]
 Portugalio RTP Victoria Nicole "Esperança" portugala, hispana Victoria Nicole [16]
 San-Marino SMRTV Idols SM "Come noi" itala Francesco Sancisi, Nicola Della Valle, Paolo Macina [17]
 Hispanio RTVE Chloe DelaRosa "Como la Lola" hispana Alejandro Martínez, Chloe DelaRosa, David Parejo, Luis Ramiro [18]
 Ukrainio Suspilne Artem Kotenko (Артем Котенко) "Hear Me Now" "Дім" ukraina, angla Svitlana Tarabarova (Світлана Тарабарова) [19]

Reprezentantoj de landoj partoprenintaj

[redakti | redakti fonton]
sinsekvo lando artisto(j) kanto poentoj vico
1  Italio Simone Grande (2012-04-27) "Pigiama party" ("piĵama festo")[11] 98 9
2  Estonio Annabelle (A. Ats, 2010-11-12) "Tänavad" ("la stratoj")[6] 55 14
3  Albanio Nikol Çabeli (2011-11-20) "Vallëzoj" ("danci")[1] 126 7
4  Armenio Leo (Leo Mkrĉjan, Լեո Մկրտչյան, 2014-10-13) "Տիեզերական ընկեր"[2] resp. "Cosmic Friend"[3] 125 8
5  Kipro Maria Pissarides (Μαρία Πισσαρίδηm 2013) "Κρυστάλλινα Νερά"[4] resp. "Crystal Waters"[5] 60 13
6  Francio Titouan (T. Hervo, 2010-08-28) "Comme ci comme ça" ("kiel ĉi tiel")[7] 177 4
7  Nord-Makedonio Ana kaj Aleksej (3 2010 kaj 12 2011) [20] "Marathon" resp. "Маратон" ("maratono")[14] 54 16
8  Pollando Dominik Arim (2013) "All Together" resp. "Ogółem" ("ĉiuj kune")[15] 61 12
9  Kartvelio Andria Putkaradze (2013-06-11) "დედაჩემს (To My Mom)" ("al mia panjo")[8] 239 1
10  Hispanio Chloe de la Rosa (2015-01-27) "Como la Lola" ("kiel Lola")[18] 144 6
11  Germanio Bjarne (B. Paterna, 2013-11-25) "Save the Best for Us" ("konservu la plejbonon por ni")[9] 71 11
12  Nederlando grupo Stay Tuned "Music" ("muziko")[13] 91 10
13  San-Marino grupo Idols SM "Come noi" ("kiel ni")[17] 47 17
14  Ukrainio Artem Kotenko (2012-01-12)[21] "Hear Me Now" resp. "Дім" [Dim] ("hejme")[19] 203 3
15  Portugalio Victoria Nicole (2010-10-23) "Esperança" ("espero")[16] 213 2
16  Irlando Enya Cox Dempsey (2010) "Le chéile" ("kune")[10] 55 15
17  Malto Ramires Sciberras (2012)[22] "Stilla ċkejkna" ("eta stelo")[12] 153 5
la gajninta 11-jara kartvelo Andria Putkaradze (ანდრია ფუტკარაძე) el Batumo

La kantaj titoloj ĝenerale ne malkaŝis profundan enhavon ĉi-jare, sed la kanzonaj tekstoj parte jes tute havis mesaĝon, la trankvilaj baladoj ĉiukaze, sed ankaŭ iuj dancmuzikaj prezentaĵoj kiel tiu de la energioplena 12-jara ukrainano Artem Kotenko (Артем Котенко), kiu baze kun sia kundancista grupo prezentis anglalingvan dancmuzikan refrenon, sed inter tiuj refrenoj ukrainlingve kaŝis tute kortuŝan strofon pri sopiro de ree kuniĝanta familio, de hejmo kaj de paca sento de sekureco - ĉar la ukrainanoj antaŭvidis ke neniu eksterlandano ion komprenos pri la enhava strofo,[23] li kaj la tuta grupo akompane al la kantado signis la enhavan tekston en signolingvo. Tio kreis tute bonan fuzion inter angleca dancmuziko kaj poezia nacilingva teksto, kvankam aliaj junaj kantistoj ankaŭ memfide kantis siajn kantojn sen tia "internaciaj lingvoj" nur en sia gepatra lingvo, el kiuj iuj (precipe la franca, itala kaj hispana) estas intense instruataj en la lernejoj de aliaj eŭropaj landoj, sed aliaj (kiel la gaela, malta aŭ armena) tute ne - Ke tiu rezigno de apogo je internacie bone komprenata kantolingvo ne devas esti malavantaĝo, montras la fakto ke fine gajnis la nur 11-jara kartvelo Andria Putkaradze (ანდრია ფუტკარაძე) el Batumo per kanto "დედაჩემს" nur kantita en la kartvela lingvo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 konkursa profilo de Nikol Çabeli (angle)
  2. 2,0 2,1 armene: prononco Tijezerakan inker, "kosma amiko"
  3. 3,0 3,1 konkursa profilo de Leo (Mkrĉjan) (angle)
  4. 4,0 4,1 greke: prononco Kristállina Nerá, "kristalaj akvoj"
  5. 5,0 5,1 konkursa profilo de Maria Pissarides (angle)
  6. 6,0 6,1 konkursa profilo de Annabelle (Ats) (angle)
  7. 7,0 7,1 konkursa profilo de Titouan (Hervo) (angle)
  8. 8,0 8,1 konkursa profilo de Andria Putkaradze (angle)
  9. 9,0 9,1 konkursa profilo de Bjarne (Paterna) (angle)
  10. 10,0 10,1 konkursa profilo de Enya Cox Dempsey (angle)
  11. 11,0 11,1 konkursa profilo de Simone Grande (angle)
  12. 12,0 12,1 konkursa profilo de Ramires Sciberras (angle)
  13. 13,0 13,1 konkursa profilo de la grupo Stay Tuned (angle)
  14. 14,0 14,1 konkursa profilo de Ana kaj Aleksej (angle)
  15. 15,0 15,1 konkursa profilo de Dominik Arim (angle)
  16. 16,0 16,1 konkursa profilo de Victoria Nicole (angle)
  17. 17,0 17,1 konkursa profilo de la grupo Idols SM (angle)
  18. 18,0 18,1 konkursa profilo de Chloe DelaRosa (angle)
  19. 19,0 19,1 konkursa profilo de Artem Kotenko (angle)
  20. Ana kaj Aleksej (3 2010 kaj 12 2011) el Nord-Makedonio plene nomiĝas Ана Вначевска (Vnaĉevska) kaj Алексеј Ивановски (Ivanovski), ambaŭ estas el Bitola. fonto [1] (makedone)
  21. Artem Kotenko 8-jara ĝis 12-jara, 2020-2024 en Jutubo
  22. Ramires Sciberras, naskiĝjaro 2012, fakte estas devene el Kamboĝo, sed estis adoptita de malta duopo kiam 4-monata. fontoj [2] [3]
  23. Tiu timo ke kanto ne akceptiĝos se ĝi ne estas en la internacia usona angla, ne estas nova fenomeno ĉe eŭropaj kantofaristoj, kiel montras la jena artikolo de Esperanta Retradio pri la paralela plenkreskula Eŭrovido-Kantokonkurso el 2017 (esperante)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975
19761977197819791980198119821983198419851986198719881989199019911992199319941995
19961997199819992000200120022003200420052006200720082009201020112012201320142015
2016201720182019202020212022202320242025
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
20032004200520062007200820092010201120122013201420152016201720182019202020212022
20232024