Ján Hollý

Ján Hollý
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de marto 1785 (nun 1785-03-24)
en  Hungara reĝlando Búrszentmiklós
Morto la 14-an de aprilo 1849
en  Hungario Jókő
Lingvoj ĉeĥaslovaka
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Slovakio
Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
katolika sacerdoto
verkisto
poeto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ján Hollý laŭ la nuntempa slovaka ortografio Gán Hollí, estis hungarlandana slovaka pastro, poeto kaj tradukisto. Li estis la unua pli granda slovaka poeto, kiu verkis ekskluzive en la nove normigita literatura slovaka lingvo. Liaj antaŭuloj verkis plejparte en diversaj regionaj versioj de la ĉeĥa, slovaka-ĉeĥa aŭ latina lingvoj. Hollý tradukis Eneadon de Vergilio kaj verkis propran epopeon por montri, ke la slovaka lingvo ĵus normigita de Anton Bernolák kapablas esprimi kompleksajn poeziajn formojn.

Ján Hollý naskiĝis la  24-an de marto 1785 (nun 1785-03-24) en Búrszentmiklós, li mortis la 14-an de aprilo 1849 en Jókő.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ján Hollý studis lernis en Seminario Emericanum kaj simila seminario en Nagyszombat. Li pastriĝis en 1808, poste li servis en Pobedim (1808-1811), Galgóc (1812-1814) kaj Madunic, kie li skribis ĉiujn siajn ĉefajn verkojn sidante sub granda arbo. Pro incendio li preskaŭ blindiĝis, tial li emeritiĝis kaj vivis ĉe amiko en Jókő. Hollý estis aktiva membro de la slovaka nacia reviviĝomovado. Li uzis la temon de grandmorava reganto Svatopluk la 1-a por instigi la nacion, kaj fakte li estis la unua slovaka poeto.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Svatopluk
  • Cyrilo-Metodiáda
  • Sláv

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]