Jéke estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Kisvárda.
Jéke situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kisvárda troviĝas 5, Dombrád kaj Vásárosnamény po 21, Záhony 22, Nyíregyháza 53 km-ojn.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo aperis en 1212. En 1960 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo.