József Borsos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Borsos József |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1821 en Veszprém |
Morto | 19-an de aŭgusto 1883 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Márton Borsos (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Verkoj | Portrait of Kristóf Hegedűs |
József Borsos [jOĵef borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borsos József estis hungara pentristo, fotisto.
József Borsos [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1821 en Veszprém (urbo), li mortis la 19-an de aŭgusto 1883 en Budapeŝto.
József Borsos studis pentroarton en Pest (urbo) inter 1837-1840, poste en arta akademio en Vieno de Leopold Kupelwieser, fine en privata lernejo de Ferdinand Georg Waldmüller. Post siaj studoj li restis en Vieno, sed li havis kontaktojn ankaŭ kun Hungarlando. Li bankrotiĝis en la borso, tial li translokiĝis al urbo Pest en 1861. Tiutempe furore etendiĝis la fotado, tial li fondis fotatelieron. Li estis ankaŭ fondinto de la unua hungara fotolernejo (1864). Neatendite en 1877 li luis restoracion, kiun li ĝismorte gvidis.