József Pogány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwartz József |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de februaro 1938 (51-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1904–1908) |
Okupo | |
Okupo | diplomato ĵurnalisto politikisto |
József Pogány [jOĵef pogAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pogány József estis hungara politikisto, komisaro, ĵurnalisto, ministro, framasono [1] Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine. Lia origina familia nomo estis Schwartz, lia pseŭdonimo en Usono estis John Pepper.
József Pogány [2] naskiĝis la 8-an de novembro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de februaro 1938 en Moskvo.
József Pogány devenis el malriĉa juda familio. Post la abituriento li aliĝis al socialdemokratoj, ekde 1910 li estis ĵurnalisto en gazeto Népszava. Post 2 jaroj li aliĝis ankaŭ la framasonoj, sed en 1918 li forlasis la movadon pro ordono de la socialdemokratoj. Li partoprenis en la Kalistefa revolucio, same en Hungara Sovetrespubliko. En 1919 li estis komisaro (komprenu ministro). Post falo de la Soveto li rifuĝis al Vieno, poste al Moskvo. Inter 1922 kaj 1930 li kaŝe vivis en Usono por helpi la lokan komunistan movadon, poste li estis ĵurnalisto en Moskvo. En 1937 laŭ falsaj akuzoj li estis kondamnita je morto. En 1956 la juĝverdikto nuliĝis.