Jørgen Brønlund | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1877 en Ilulissat | |
Morto | 1-an de novembro 1907 (29-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nikolaj Isak Jørgen BRØNLUND (naskiĝinta la 14-an de decembro 1877 en Ilulissat, mortinta fine de novembro aŭ komence de decembro 1907 en Lambert Land je Gronlanda nacia parko) estis gronlanda katekisto kaj arkto-esploristo.
Estante filo de ĉasisto [1] li iĝis en 1885 orfo.[2] Konfirmaciite en 1891 li vivis kiel zorgato ĉe kuzo de la patrino, Aron Tittus Johannes Fisker[3] Ankaŭ ĉi persono baldaŭ mortis. Laŭ Peter Freuchen li vivis post la frua patra morto ĉe kolonia administranto en Ilulissat. Ĉiuokaze, li estis amiko de la samaĝa Knud Rasmussen, kies patro Christian Rasmussen estis misiisto.[4]
En 1894 li ekfrekventis en Nuko la porinstruistan seminarion; post ekzameniĝo en 1901 li fariĝis katekisto en Kangeq kaj en 1902 (i.a. kun K. Rasmussen) partoprenanto de literatura vojaĝo al Avanersuaq en Norda Gronlando. Post ties fino en 1904 kaj iro al Danujo li meditadis pri la kultura foso kiun li estis sentinta kiam li troviĝis en la nordo de Gronlando. Plie sentigis lin la danaj ekspedicifarantoj ke li kiel gronlandano ne povus egali ilin. Tamen Brønlund estis konsiderata bonega gvidanto de hundosledoj. En Danujo li ĝuis desegnadinstruon de Kristian Zahrtmann kaj kleriĝis ĉe fama popolaltlernejo en Askov (Suda Danujo).
Li rajtis partopreni la t.n. Danmark-ekspedicion de Ludvig Mylius-Erichsen en Nordorientan Gronlandon; en la 28.3.1907 la aventuremuloj ekveturis disde Danmarkshavn. En la 28.5. la anoj dividiĝis je du grupoj. La ero kun Brønlund, Mylius-Erichsen kaj Niels Peter Høeg-Hagen (kiu iris uesten al Independence-fjordo. Ili neniam revenis; lia frostita kadavro troviĝis en la 19.3.1908 de Johan Peter Koch kaj Tobias Gabrielsen en kaverno ĉe orienta pinto de Lambert Land. Ĉiuj hundoj estis mortintaj. Troviĝis ankaŭ mapoj, taglibro (grandparte nelegebla) kaj testamento en kesto.[5]
La esplorrezultoj evidentiĝis tre gravaj. En 1913 Gyde Petersen kreis monumenton en Nuko. Pluraj geografiaj lokoj estis nomitaj por li.[6]