Kaĝiro Ĝamamoto aŭ Kajirō Yamamoto (山本 嘉次郎, Yamamoto Kajirō, 15a de Marto 1902 – 21a de Septembro 1974) estis japanakinreĝisoro, scenaristo, kaj aktoro kiu estis konata pro sia milit-filmoj kaj komedioj kaj kiel mentoro de Akira Kurosawa. La kombinita listo de liaj laboroj kiel reĝisoro de dokumentaj, silentaj, kaj son-filmoj inkludas ĉirkaŭ 90 filmotitolojn dum sia vivodaŭro.
Li laboris kiel aktoro en teatro, aliĝis al Nikkatsu kiel helporeĝisoro, kaj finfine ekreĝisoris en 1924 en Tōa Kinema.[1] Post labori por Nikkatsu, li estis dungita de Fotokemiaj Laboratorioj (F.K.L.) en 1934, kie li famiĝis farante filmajn komedioj de Keniĉi Enomoto.[2] Kiam F.K.L. iĝis kompanio Toho, Ĝamamoto entreprenis realismajn dramojn kiel Tsuzurikata kyōshitsu kaj Uma (en kiu stelulis Hideko Takamine), kaj militfilmoj kiel Hawai Mare oki kaisen.[2]
Post la Dua Mondmilito, li plue reĝisoris filmojn, sed iom post iom laboris en televido kaj radio.[2]
Li estas nuntempe plej konata kiel mentoro de Akira Kurosawa, kiu servis kiel helporeĝisoro en 17 liaj filmoj.[3] Li estas ankaŭ responsa pri la kariero de Toŝiro Mifune. Al Ĝamamoto plaĉiz Mifune, kaj rekomendis lin al la reĝisoro Senkiĉi Taniguĉi.[4]