Kabineto estas ĉambro en privata loĝejo aŭ domo destinita al intelekta laboro.[1] Origine ĉiu ĉambro estis privata ĉambro en la domoj kaj palacoj de la frua moderna epoko servanta kiel studejo aŭ retiriĝejo, kutime por viro. La kabineto estis meblita kun libroj kaj artaĵoj, kaj situis najbara al la dormĉambro, la ekvivalento de la studiolo (do "studejo") de la itala renesanco. En la malfrua mezepoko, tiaj postuloj pri privateco ankoraŭ estis novaj, kaj unuaj deziroj pri tia privateco estis servataj de privata oratorio, kiu fakte celiĝis por preĝado kaj religia meditado.
Tia ĉambro povis esti uzata kiel studejo, legejo aŭ oficejo, aŭ nur sidĉambro. Hejti la ĉefajn salonojn en grandaj palacoj aŭ domegoj vintre estis malfacila, kaj malgrandaj ĉambroj estis pli komfortaj. Ili ankaŭ ofertis pli da privateco de servistoj, aliaj domanaranoj kaj vizitantoj. Tipe tia ĉambro estis por la uzo de ununura individuo, tiel ke eventuale en domo estis pluraj kabinetoj, por pluraj gravaj logcantoj de la domo.
Ofte tia ĉambro por studado sen kontakto al la reala mondo en figura lingvaĵo uziĝas por elstarigi la diferencon inter teoria rezonado kaj praktika eksperimentado (ekzemple Ludoviko Zamenhof skribis pri "la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj", do provoj nur teoriaj, sen rilato kun la realaĵoj). Pli pri lingvaj konotacioj de la vorto kaj ankaŭ por kreskintaj pliaj signifoj de la vorto vidu en la artikolo kabineto (apartigilo).