Kabineto de Japanio | ||
---|---|---|
ministerio de Japanio | ||
Jurisdikcio | Japanio | |
Lando | Japanio | |
filioj | Cabinet Legislation Bureau • Intellectual Property Strategy Headquarters • Cabinet Secretariat • National Security Council • National Personnel Authority • Cabinet Office • Digital Agency • Reconstruction Agency • Ministerio pri Ĝeneralaj Aferoj de Japanio • Ministerio pri Juro de Japanio • Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Japanio • Ministerio pri Financo de Japanio • Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio • Ministerio pri Sano, Laboro, kaj Socialaj Aferoj de Japanio • Ministerio pri Agrikulturo, Arbarkultivo, kaj Akvaĵproduktado de Japanio • Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio de Japanio • Ministerio pri Teritorio kaj Transporto de Japanio • Ministerio pri Medio de Japanio • Ministerio pri Defendo vd | |
Partoprenanta | Ĉefministro de Japanio • Ministro de Japanio vd | |
Kabineto de Japanio | ||
Dum | 22-a de decembro 1885 - nuntempe | |
Antaŭulo | Dajōkan | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kabineto de la Japana Registaro (japane 内閣, Naikaku) estas la plenuma povo en Japanio. Ĝi estas gvidata de la Ĉefministro de Japanio, kiu estas nomumita de la Dieto, kaj inkluzivas ĝis 14 aliajn ministrojn, kiujn la Ĉefministro nomumas, kaj li ankaŭ povas maldungi ilin. La registaro estas kolektive respondeca al la Dieto, kaj devas submeti sian eksiĝon sur ricevado de mocio de demisio en la Reprezentantĉambro (la malsupra ĉambro). La japana registaro en sia nuna formo funkciigas de la fondo de la Konstitucio, kiu ekvalidis en 1947, kvankam Konsilio de Ministroj ekzistis en Japanio sub la Meiji Konstitucio inter 1889-1946, sed tiam ĝi estis subigita al la Imperiestro.
Laŭ la konstitucio, la Ĉefministro de Japanio estas membro de la Dieto, kaj estas nomumita per la decido de la Dieto. Post nomumado de la ĉefministro, li nomumas siajn ministrojn, kie almenaŭ duono de ili devas esti membroj de unu el la domoj de la Dieto. Ĉiuj membroj de la registaro devas esti civiluloj (signifante ne armea personaro). La registara leĝo de 2001 deklaras ke la nombro da registaraj ministroj, ekskludante la ĉefministron, ne povas superi 14, sed se necese, la nombro da ministroj povas esti pliigita al 17.
La registaro devas eksiĝi se unu el la sekvaj kondiĉoj estas plenumita:
Laŭ la konstitucio, la japana registaro havas la solan plenuman aŭtoritaton en la lando, kaj eĉ agoj kiujn la imperiestro faras pro sia pozicio fakte postulas la konsilon kaj aprobon de la registaro. La plej multaj el la potencoj de la registara ricevas al la ĉefministro, kiu delegas ilin al ministroj kaj kontrolas ilian efektivigon.
La plenumaj potencoj de la imperiestro, kiuj kiel menciite postulas la aprobon de la registaro, inkluzivas:
Aliaj potencoj eksplicite donitaj al la registaro: