Kabus aŭ Qabus ibn Wushmagir (kompleta nomo: Abol-Hasan Qābūs ibn Wušmagīr ibn Ziyar Sams al-maʿālī, ابوالحسن قابوس بن وشمگیر بن زیار, شمس المعالی; (m. 1012) (r. 977–981; 997–1012) estis la reganto de Zijaridoj en Gurgan kaj Tabaristano en mezepoka Irano. Lia patro estis Vuŝmgir kaj lia patrino estis filino de la Bavandi Ispahbad Ŝarŭin la 2-a.
Kvankam li formale agnoskis la kalifon kiel suverenon, Kabus regis fakte kiel sendependa reganto por la cetero de sia regado. Li ekhavis rilaton kun Mahmud de Gazni, kio preparis la vojon por la eventuala Gaznavida konkero de Zijaridoj, dum la Bujidoj ne entreprenis pliajn kampanjojn kontraŭ li. Internaj problemoj, tamen, tuj perdigis al Kabus lian postenon. Lia malfalcila alproksimiĝo al la oficiroj de la armeo eventuale okazigis konspiron kiu formiĝis kontraŭ li.