Kadavrino | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
speco de kemiaĵo | |||||||
PA5 polyamine alkaloid | |||||||
Ĝeneralaĵoj | |||||||
Nomo | Kadavrino | ||||||
Kemia formulo | NH2(CH2)5NH2 | ||||||
Nomo laŭ IUTAK |
Pentan-1,5-diamino
| ||||||
CAS-numero-kodo | 462-94-2 | ||||||
PubChem-kodo | 273 | ||||||
ChemSpider-kodo | |||||||
SMILES |
NCCCCCN
| ||||||
Karakterizaĵoj | |||||||
Molmaso |
102,181 | ||||||
Sekurecaj indikoj | |||||||
| |||||||
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | |||||||
En organika kemio, kadavrino[1] estas fiodora organika kombinaĵo, nature produktata dum putrado de animala histo.
Kadavrino estas toksa diamino, kies kemia formulo estas NH2(CH2)5NH2 — IUTAK-e, ĝi nomiĝas pentan-1,5-diamino.
Kadavrino estas unu el la fiodoraj kemiaĵoj produktataj de putrado, kune kun putrino.
Troa kvanto de kadavrino en urino estas diagnoza signo de kelkaj formo de lizina metabola malsano. La fiodoro de bakteria vaginozo estas parte kaŭzata de kadavrino kaj putrino.[2]
Kadavrino estis malkovrita, kune kun putrino, de la germana kuracisto Ludwig Brieger (1849–1919) en 1885.[3]
Kadavrino estis nomita laŭ kadavroj, en kiuj ĝi ofte troviĝas pro putrado.