Kahler Asten | |||
---|---|---|---|
Meteostacio kaj Belvidejo
| |||
monto | |||
Alteco | 841,9 m | ||
Situo | Germanio | ||
Montaro | Sauerland | ||
Domino | 11,8 km → Langenberg | ||
Elstareco | 184,3 m ↓ In der Schla, Nordo de Küstelberg, al Langenberg | ||
Geografia situo | 51° 11′ N, 8° 29′ O (mapo)51.1794444444448.4888888888889Koordinatoj: 51° 11′ N, 8° 29′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Kahler Asten estas 841,9 metrojn alta monto en la mezalta montaro Sauerland en la orienta parto de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio.
En la nordorienta parto de la montoĉeno Rothaargebirge, parto de la mezalta montaro Sauerland, troviĝas la Kahler Asten, iom sudokcidente de Winterberg inter la vilaĝoj Alt- kaj Neuastenberg. Regule oni false konsideras la Kahler Asten kiel la plej alta monto de Nordrejn-Vestfalion. Tio tamen estas la Langenberg, kiu situas ĉe la limo kun Hesio. Sur la Kahler Asten troviĝas meteostacio kaj belvidejo. Ĉirkaŭ la monto estas multaj vintrosportoeblecoj.
Apud la pinto de la Kahler Asten estas fonto de la Lenne.