Kahuna aŭ kahuno estas Havaja vorto, difinita kiel "pastro, sorĉisto, magiisto, religia ministro, fakulo en ajna profesio".[1] Merriam-Webster difinas kahuna kiel "elstara persono aŭ aĵo" kaj "Havaja ŝamano".[2]
El la revivigo de la havaja kulturo komence de la 1970-aj jaroj, kelkaj indiĝenaj havajaj kulturaj praktikantoj nomis sin kahuna nuntempe. Aliaj disakceptas la terminon. En la spirita sistemo de Nova Epoko konata kiel Huna, kiu uzas Havajajn vortojn kaj estas adaptita el la havaja tradicio, la termino kahuna simile aludas al iu de pastra aŭ ŝamana trajtaro.[3]