Kaibutsu | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 怪物 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 17 maj. 2023, 2 jun. 2023, 22 jun. 2023, 30 jun. 2023, 7 jul. 2023, 14 sep. 2023, 21 sep. 2023, 29 sep. 2023, 4 okt. 2023, 7 okt. 2023, 8 okt. 2023, 11 okt. 2023, 16 okt. 2023, 28 okt. 2023, 31 okt. 2023, 12 nov. 2023, 22 nov. 2023, 29 nov. 2023, 7 dec. 2023, 22 dec. 2023, 27 dec. 2023, 15 mar. 2024, 21 mar. 2024 |
Ĝenro | filma dramo, suspensa filmo |
Reĝisoro(j) | Hirokazu Koreeda |
Produktisto(j) | Genki Kawamura |
Scenaro | Yūji Sakamoto |
Muziko de | Ryuichi Sakamoto |
Rolantoj | Sakura Andō • Eita Nagayama • Soja Kurokaŭa • Hinata Hiiragi • Akihiro Kakuta • Nakamura Shidō II • Yūko Tanaka • Ryuichi Sakamoto • Mitsuki Takahata |
Produktinta firmao | Toho Gaga Corporation Fuĵi-Televido AOI Pro. |
Honorigoj | Queer Palm • Best Screenplay Award (Cannes Film Festival) |
IMDb | |
Kaibutsu (japane 怪物, en traduko "monstro") estas japana drama filmo el 2023 reĝisorita de Hirokazu Koreeda laŭ scenaro verkita de Juĝi Sakamoto. Ĝi ĉefroligas la aktorinon Sakura Andō kiel patrino kiu alfrontas instruiston post rimarkado de ĝenaj ŝanĝoj en la konduto de ŝia filo. La kineja publiko spertas la gravajn eventojn en la tagoj post fajro de multetaĝa loĝdomo trifoje sinsekve – unufoje el la perspektivo de la patrino, poste de la instruisto kaj fine la filo. Koreeda uzas la epizodan formon por montri ne nur al siaj roluloj, sed ankaŭ al la publiko, kiel oni preskaŭ neeviteble saltas al tro rapidaj konkludoj, precipe sub premo – kaj kiajn fatalajn sekvojn tio povas havi.
La filmo markas la unuan tempon kiam Koreeda reĝisoris filmon, kies scenaron li mem ne verkis ekde Maboroŝi no Hikaro de 1995. Kaibutsu havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[1] kie ĝi konkuros por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblos la 2-an de junio 2023.