Kajdano estas japana vorto kiu konsistas el du kanji: "kai"(怪)signifanta "stranga, mistika" kaj "dan"(談)signifanta "rakonto".
En larĝa senco la termino "kajdano" rilatas al hororaj rakontoj aŭ rakonto pri vizioj. La termino ne estas plu larĝe uzata en Japanio, nun por hororaj filmoj kaj libroj oni uzas la terminon "hora" signifantan "hororo" aŭ la terminon "kowai hanashi"(怖い話) signifantan "terura rakonto". Nun la termino "kajdano" estas uzata nur se aŭtoro deziras speciale alporti eksmodan aspekton en la historion.
Kutime baziĝita sur didaktikaj budismaj fabeloj, kajdano ofte inkludas elementojn de karmo, kaj venĝon de vizioj pro malbonfaroj. Japanaj venĝoplenaj vizioj estas multe pli potencaj post ilia morto ol ili estis dum ilia vivo, kaj ofte ili estis homoj kiuj estis tre malpotencaj dum vivo, virinoj kaj servantoj. Ĉi tiu venĝo kutime celas la turmentanton, sed iam povas esti ĝenerala malamo kontraŭ ĉiuj homoj. Oni povas vidi ĉi tiun necelatan koleron en "Furisode", kajdano pri damnita kimono kiu mortigas ĉiujn kiuj ĝin portas. Kajdano ankaŭ ofte inkludas akvon kiel vizia elemento. En japana religio, akvo estas vojo al subtera mondo.