Bhāratayuddha | |
---|---|
Kakawin • Palmfolia manuskripto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Empu Sedah, Empu Panuluh |
Lingvoj | |
Lingvo | malnova java lingvo |
Eldonado | |
Loko | Kediri |
Ĝenro | Itihasa |
Kakawin Bhāratayuddha estas antikva java poezia versio de kelkaj libroj (parva) de Mahabarato fare de Mpu Sedah kaj sia frato Mpu Panuluh en hindia metriko (kāvya aŭ kakaŭin).[1] La komenco de tiu verko estis ĝuste la 6a de Novembro 1157 fare de Sedah, kaj finiĝis fare de Panuluh.[2]:168 La jaro de la kompono estis donita per kronogramo sanga-kuda-śuddha-candramā kio rezultas en la jaro 1079 Saka. Tio estas ekvivalento de 1157 n.e. Bhāratayuddha signifas "Milito de Barato" alude al la Milito de Kurukŝetro.[1] Temas nome pri la granda milito inter Pandavoj kaj Kaŭravoj en Kuruo.[3]
Kun kelkaj centoj da manuskriptoj listigitaj en katalogoj de publikaj bibliotekoj en variaj landoj, Kakawin Bhāratayuddha estas pro multo la plej ofte kopiita ekzistanta malnov-java verko.