En biologio, la kalazo[1] estas strukturo en birda ovo, de kiu pendas la flavaĵo. Ankaŭ analoga strukturo en ebena ovolo nomiĝas kalazo.
Birda ovo enhavas du kalazojn, kiuj estas helicaj histoj, kiuj fiksas la flavaĵon en la mezo de la blankaĵo.
Kiam oni kuiras ovojn, oni kelkfoje forigas la kalazojn.[2]
Kalazoj mankas en reptiliaj ovoj.[3]
En la planta ovolo, la kalazo estas la histo, kiu konektas la tegumentojn kaj la placenton. Nutraĵoj fluas tra vaskulaj histoj de la tegumentoj kaj la kalazo en la placenton.
La vorto kalazo devenas de la helena vorto χᾰ́λαζᾰ ĥálaza “hajlo”.