Kalkriese estas eta vilaĝo 16 km norde de la centro de la urbo Osnabrück, en la komunumo Bramsche, same 16 km sude de la urbeto Damme.
Historiistoj opinias, ke tie okazis en la jaro 9 p.K. la batalo inter Arminio kaj Varus (Batalo de Varus). Kalkriese situas en la montaro Wiehengebirge kaj ne en la Teŭtoburga Arbaro, kiun oni origine opiniis loko de la batalo.