Kaltenlengsfeld estas loĝloko en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia landoTuringio. Ĝis la 31-a de decembro 2013 temis pri administre memstara komunumo, de tiam la loko kun la najbaraj loĝlokoj Andenhausen kaj Klings estas parto de la komunumo Kaltennordheim. Komence de la jaro 2023 la loĝloko havis 387 loĝantojn.[1] Komence de 2019 Kaltennordheim kaj kadre de ĝi ankaŭ la urboparto Kaltenlengsfeld ekapartenis kaj iĝis la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Hohe Rhön, el pluraj najbaraj komunumoj, kaj krome ŝanĝis sian apartenon de la distrikto Wartburg al la distrikto Schmalkalden-Meiningen.