Kambukao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Marlierea edulis Nied. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Plinia edulis estas fruktarbo endemia de Brazilo kaj apartenanta al la marborda zono de la Atlantika Arbaro. Ĝia frukto, la kambukao, estis parto de la ĉiutaga vivo de ĉi tiu regiono ĝis la unua duono de la 20a jarcento, sed hodiaŭ ĝi estas tre malmulte konata.
El la familio de Mirtacoj, al kiu apartenas popularaj fruktoj, kiel gujavo, ĵabutikabo, kaj pitango kaj aliaj simile forgesitaj fruktoj, kiel kambucio, arasao kaj guabirobo, iuj diras, ke kambukao estas unu el la plej bongustaj fruktoj en Brazilo kaj en la mondo.
Ĝiaj floroj estas blankaj kaj aperas solaj aŭ grupe sur la pedunklo kaj, samkiel ĉe ĵabuticabaj arboj, kambukaoj burĝonas rekte de la arbotrunko.
La fruktoj estas 4 ĝis 7 cm en diametro, rondetaj kaj platigitaj ĉe la polusoj, havas glatan ŝelon kun iomete longitudaj kaneloj kaj intensa flav-oranĝa koloro. Ĝia pulpo estas suka kaj ankaŭ oranĝflava; ĝia gusto, kiu similas tiun de ĵabutikabo, estas intensa kaj de ekvilibra dolĉamara dolĉo sen adstringeco.
Konsiderata maloftaĵo de la Atlantika Arbaro, la specio estas preskaŭ limigita al kio restas de sia natura ĉirkaŭaĵo, iuj fruktoplantejoj de raraj fruktaj produktantoj, botanikaj ĝardenoj kaj malmultaj bienoj kaj anonimaj domaj postkortoj.
La vorto cambucá (en la portugala) venas de Tupia, brazila indiĝena lingvo, kaj, kun forta probablo, signifas "frukto de suĉado" ("kambu" = suĉu kaj "yá" = frukto) - tre taŭga difino por frukto kies pulpo bezonas esti suĉita de la ŝelo.
Ĝi estas identigita per la scienca nomo Plinia edulis (Vell.) Sobral kie "Plinia" estas omaĝo al la roma naturisto Kajo Plinio la Dua kaj "edulis", de la latina, signifas manĝebla. "Vell." kaj "Sobral" estas mallongigoj por respondeculoj pri la nomenklaturo nuntempe akceptita de IPNI, respektive la botanikistoj José Mariano da Conceição Veloso (1742-1811) kaj Marcos Sobral (1960-), taksonomisto kaj profesoro ĉe UFMG.
Kambuka arbo estas klimaksa[1] ĉiamverda[2], longeviva, apartenanta al la duaranga sinsekva grupo, selektema higrofita[3], sciofita[4] kaj de malrapida kresko, kiu atingas de 5 ĝis 12 m en alteco.
La mallonga trunko (30% de la tuta alteco), ĝenerale disbranĉita, atingas 30 ĝis 50 cm en diametro kaj subtenas larĝan kaj densan kronon kun maldikaj kaj malabundaj branĉoj. Kiel multaj aliaj specioj en sia familio, ĝi havas glatan, maldikan, palan brungrizan ŝelon, kiu elŝoviĝas de plakoj montrante novan kuprokoloran tavolon tuj sube.
En la mallongaj petioloj[5] (0,5-1,5 cm), fajne harplenaj,[6], estas plurjaraj folioj[7], kontraŭe, lancetformaj[8] al longformaj[9] -eliptaj, subkoraj[10], brilaj, ondaj rande, 5–16 cm longaj kaj 3–5 cm larĝaj, malhelverdaj kaj glataj[11] sur la supra flanko, ili estas helverdaj kun iomete harplena aspekto [6] en la malsupra flanko. La centra ripo estas kanelita sur la supraĵo kaj elstaras sur la malsupra parto, havante 18 ĝis 25 parojn de duarangaj ripoj. La sesilaj[12] blankaj floroj havas aron de multaj longaj stamenoj de 1,0 cm kaj la rondetaj burĝonoj grandas 0,3 cm. La floroj naskiĝas grupigitaj (2-8 floroj) en la branĉoj, akseloj aŭ distribuitaj ĉirkaŭ la pedunklo.
La fruktoj estas globecaj kaj plataj beroj[13], kun glata kaj flanka ŝelo[14]. Verda komence, ĝi akiras intensan nuancon de flava ĝis brile oranĝflava kiam maturiĝas.
Ĝi estas multe pli granda ol plej multaj aliaj fruktoj de la genro Plinia aŭ Myrciaria aŭ eĉ de la familio de Mirtacoj. Iuj malnovaj libroj mencias la ekziston de fruktoj kun 9 cm en diametro, sed la aktualaj raportoj dimensiigas tiun amplekson inter 4 kaj 7 cm en diametro, 4,2 ĝis 5,5 en alteco kaj pezo de 55 ĝis 140 g.
Sub maldika epidermo, estas mola, glata, oranĝflava ŝelo, de 0,4 ĝis 0,7 cm dika, simila al persika teksturo.
La suka pulpo estas nekredeble bongusta, diafana, akvoĝelatena, flava, dika ĝis 0,5 ĝis 0,8 cm kaj implikas unu aŭ malofte du purpurajn rigidajn platajn oblongajn semojn, kiuj male al Ĵabutikaboj estas facile disigeblaj de la pulpo. Kaj la pulpo kaj la ŝelo havas ekvilibran dolĉamaran dolĉan guston, similan al tiu de ĵabuticaboj, grumiŝamoj kaj Pitomboj-da-Bahia, sed sen ia ajn spuro de adstringeco aŭ rezina gusto.
Kambukarbo estas indiĝena specio de aluviaj riverebenaĵoj[15] kaj la komenco de humidaj deklivoj de la densa pluvarbaro[16] de la Atlantika Arbaro. Mallarĝa ĉirkaŭaĵo, ĉirkaŭita de Atlantiko kaj la pinto de la montoj Serra do Mar, varma kaj pluva kun temperaturoj inter 9 ° kaj 42 °C kaj jara hasto inter 1.200 kaj 2.000 mm.
Sur la politika mapo, ĝia natura ĉeesto rilatas al la marbordo de la ŝtatoj Rio-de-Janejro kaj San-Paŭlo kaj eble Paranao kaj Sankta Katarino. Tamen ĉi tiu planto povas bone adaptiĝi al pluraj malsamaj klimatoj. Estas arboj plantitaj, tre bone disvolvitaj kaj fruktodonaj en pli malvarmaj lokoj kiel ĉe la Imperia Muzeo en la urbo Petropoliso (850 m alteco kaj minimuma temperaturo ĉirkaŭ 0 °C) kaj ĉe la Zoobotanika Fondaĵo de Porto-Alegro, kun ekstremaj temperaturoj de 1 ° ĉe 40 °C. En pli sekaj lokoj, kiel Campos kaj Piracicaba, bone establitaj arboj povas toleri ĝis 2 monatojn da sekeco sen irigacio. La arbo ankaŭ prosperas en Recife, situanta 8 ° sude de la ekvatoro. La planto havas longan ekziston en Santa Maria do Cambucá.
Kambuka arbo kutime disvastiĝas per semoj, sed eblas produkti plantidojn per greftado[17] kaj markotado[18].
La semoj restas uzeblaj dum pli ol semajno se konservitaj sekaj aŭ kvar semajnoj se konservitaj en humida segpolvo aŭ sfagna musko.
Post semado, la semojn devas esti kovritaj per tavolo de 0,5 ĝis 1 cm da bona grundo kaj irigaciitaj ĉiutage. Ili ekĝermas inter 2 kaj 5 monatoj kun 80% da sukceso. Plej multaj el ili estas polembrionaj, produktante ĝis 5 aŭ 6 plantidojn[19].
Semejo devas esti protektita kontraŭ suno kaj vento dum la kreskado de plantidoj, kiuj kreskas malrapide kaj ĝuas ombran medion por formiĝo.
Por plantado en kultivejoj dek - 12 monatojn post ĝermado, kiam ili estos 40 – 50 cm altaj, la plantidoj povas esti plantitaj en la grundo kun spacigo de 8 m unu de la alia. Por plantado en publikaj areoj (placoj, ĝardenoj kaj florbedoj), oni devas atendi, ke ĝi atingos inter 1,8 kaj 2 m de alteco antaŭ plantado por redukti la riskon de okazaĵoj kun nekvalifikita ĝardenado kaj vandalismo.
Estas malmulta variado kiam kreskas el semoj sed la plantoj povas montri diferencojn en la komenco de fruktado, kiam novaj individuoj komencas flori kaj produkti ili havas inter 5 kaj 12 jarojn depende de klimataj kondiĉoj.
La elektita kultivado kaj uzo de vegetativaj disvastigaj metodoj (klonado) povas antaŭvidi la produkteman agadon: transplantado reduktas la tempon al inter 4 kaj 8 jaroj ĝis fruktado kaj la markotado povas permesi al la planto porti frukton antaŭ 4 jaroj, sed ĝi estas metodo kiu implicas redukti la longvivecon de la planto rilate al tiuj akiritaj per semoj kaj per transplantado, ĉefe ĉar la radikaro estas pli malforta.
Sterkado povas esti farata per disdonado de 500 - 800 g jare de miksitaj sterkoj (N: P: K 10:10:10). Komencante fruktadon, oni rekomendas fari 2 aŭ 3 jarajn aplikojn po 800 g de 10:05:10 miksaĵo.
La arbo ĝenerale estas tre produktema. Antonio Morschbacker, granda entuziasmulo pri fruktoj kaj aŭtoro de la artikolo "La mirtacoj plej bonaj", diras, ke estas 80-jaraĝa specimeno proksime al Macaé en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu somere produktis pli ol 500 fruktojn, de 2003, sen nenia sterkado sed kun ĝiaj radikoj kontinue irigaciitaj per flanka fluo de klaraj akvoj. Ĉi tiu sama arbo produktis multe malpli da fruktoj en 2006, sed tiuj havis 7 cm de diametro. La Botanika Ĝardeno de Rio-de-Ĵanejro havas almenaŭ kvar produktivajn specimenojn, el kiuj unu probable havas 100 jarojn.
En naturaj kondiĉoj kaj medio, florado okazas inter fino de oktobro kaj decembro, kaj la frukta maturiĝo okazas inter decembro kaj februaro, kiam la frukto ŝanĝas koloron kaj ŝanĝiĝas de flavverda al flava post al flava-oranĝa. En la lasta paŝo, ili komencas liberiĝi de la arbo falantaj sur la teron, ĝenerale damaĝante la ŝelon. Dum la pluvabundaj jaroj, plia vintra rikolto, "frusezona", povas okazi inter aŭgusto kaj septembro.
La plej bona tempo por rikolti la fruktojn estas dum la flava fazo, kiam la konkurenco kun birdfaŭno ankoraŭ ne estas tiel furioza kaj la fruktoj povas esti gardataj ĝis 1 semajno je 25 °C, konservante sian plenkvalitan guston, sen risko esti "tromatura". En la flava-oranĝa fazo, la fruktoj atingas plenan maturecon kaj la ekstera parto de la ŝelo estas pli mola, tamen ili estas tre pereemaj.
La ĉefa malsano, kiu efikas sur kambukaarbo estas rusto kaŭzita de fungoj (Puccinia cambucae kaj Uredo flavidula), kiuj kovras multajn partojn de la planto per orruĝa pulvoro sed facile estas regeblaj. Foje, trunko-boruloj (Cratosomus undabundos kaj Stenoma albella), oftaj en aliaj indiĝenaj Mirtacoj, povas fari truojn sub la ŝelo kaj produkti longajn galeriojn ene de la branĉoj pro tio, postulas kontraûagadan lukton. La planto ankaŭ povas suferi pro folia atako fare de la koĉo Chrysomphalus aonidum. Tamen, Kambukao havas plian naturan avantaĝon super aliaj fruktaj Mirtacoj: ĝia rigida ŝelo malebligas ĉian atakon de fruktomuŝoj.
Ĝi estas arbo de pejzaĝa uzado: ĝi havas densan kronon, ornaman trunkon kaj en la frukta sezono ĝi akiras impresan dekoracian efikon.
La bongusta kaj suka kambukao estas konsumata ĉefe en natura simile al ĵabuticaboj estas ege alloga por pluraj specioj de birdoj kaj malgrandaj mamuloj. Kaj la pulpo kaj la karna parto de la ŝelo ankoraŭ povas esti uzataj en la preparado de dolĉaĵoj, sukoj, glaciaĵoj, konfitaĵoj kaj likvoroj.
En la media rekupero ĝi servas al la forstado de ĉeriveraj arbaroj, de degraditaj areoj de konstanta konservado kaj kiel ŝirmejoj por dissemantaj bestoj.
En popola medicino, folioj kaj semoj en formo de infuzaĵo estas uzataj en homeopatiaj formuliĝoj kontraŭ bronkito, tuso kaj kokluŝo. Iuj esploroj studas la kuracajn ecojn de la specio kaj preparaj rezultoj montris malaltan toksecon kaj efikecon en protektado de la stomako kontraŭ ne-kronikaj ulceroj, kiam oni uzas la ekstrakton akiritan de ĝiaj folioj. La ago kontraŭ tumoroj (kancero) kaj antioksidanta agado (kontraŭbatalado de liberaj radikaloj kaj maljuniĝo) ankaŭ estas taksata.
La rezistema, elasta kaj tre peza ligno (d = 0,91 g/cm³) povas esti uzata en ĉarpentado kaj en aliaj lignaĵaj fabrikejoj uzata por farado de malgrandaj iloj kaj mebloj.
Kambukao arbo ne estas parto de la Nacia Listo de Endanĝeritaj Brazilaj Flaŭraj Specioj de la Medioministerio, sed ĝi povas esti klasifikita kiel vundebla laŭ la kriterioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kaj Naturaj Rimedoj.
Du faktoroj estas atentigitaj kiel klarigo por la nuna stato de la specio: la drasta kaj rapida redukto de la natura habitato (Atlantika Arbaro) kaj la malrapida kresko de la specio, kiu postulas ĝis 12 jaroj por produkti sub naturaj kondiĉoj.
Libroj