Kamokamo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kamokamujo
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj[2]
| ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Kamokamujo, Myrciaria dubia, el Mirtacoj estas fruktarbo el la Amazonio. Komence priskribita en 1823 kiel Psidium dubium Kunth. En Brazilo, ĝia devenlando, ĝi ricevas diversajn nomojn "camucamu" (kamukamu), "caçari" (Kasari), "araçá -água" (Akva arasao) kaj ankaŭ "camocamo" (kamokamo).
Ĝi estas malgranda arbusta riverborda arbo de la Amazonia pluvarbaro en Peruo kaj Brazilo, kiu kreskas ĝis alteco de 3–5 m (9,8-16,4 futoj) kaj donas ruĝan / purpuran ĉeriz-similan frukton. Ĝi estas proksima parenco de ĵabutikabo (Myrciaria cauliflora) kaj la guavabero aŭ rumbero (Myrciaria floribunda). Ĝis 2-3% el la freŝaj fruktoj laŭ pezo estas vitamino C.
La frukto, nome kamokamo, okupas la duan lokon kun alta enhavo de vitamino C en la mondo (30 fojojn pli ol la oranĝa) kutime kun 2800 mg / 100 g da frukto, atingante pli ol 6000 mg de Vit. C / 100 g da frukto, kontraŭ mezumo de 1.700 mg / 100 g de acerolo (Malphigia emarginata). La frukto kun la plej alta enhavo de vitamino C en la mondo estas la aŭstralia Kakadu-pruno.
Kamokamo arbo havas malgrandajn florojn kun vaksecaj blankaj petaloj kaj dolĉodoran aromon. Ĝi havas tufan, pluman foliaron. La ĉiamverdaj, kontraŭaj folioj estas lancetformaj ĝis elipsaj. Individuaj folioj longas 3–20 cm (1.2-7.9 coloj) kaj larĝas 1–2 cm (0.39-0.79 coloj).
La kamokamo estas kaŝtanbruna aŭ purpur-nigra kiam plene matura, ĉirkaŭ 25 mm en diametro, kun aŭ dolĉa aŭ acida karno.[3]
La nuna teritorio de kamokamujoj konsistas el la amazonia malaltebenaĵo de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Brazilo. Ĝia distribuo etendiĝas de la centro de Parao ŝtato, Brazilo, laŭ la meza kaj supra Amazona Rivero ĝis la orienta parto de Peruo; en la nordo, ĝi aperas en Casiquiare kaj la supra kaj meza rivero Orinoko. En Brazilo, ĝi troviĝas en Rondonio laŭ la riveroj Masangano kaj Urupo kaj en Amazono ŝtato, en la municipoj Manaus kaj Manacapuru kaj laŭ la riveroj Ĵavario, Madejro kaj Negro.
Delonge uzata de indiĝenaj popoloj, la sovaĝa kamokamo estas rikoltita rekte en kanuojn. La frukto nur lastatempe venis en grandskalan kultivadon kaj vendon al la monda merkato, kies la ĉefa aĉetanto estas Japanio. La arbo estas relative facile kultivebla en iuj kreskigaj kondiĉoj. Ĝi pluvivas plej bone en varmaj, malsekaj, tropikaj klimatoj, sed kreskos en la subtropikoj, travivante temperaturojn ĝis super glaciiĝo. Ĝi postulas abundan akvon. Justa komerco ĉeestas en malalt-tera produktado de la Asocio de Produktantoj de Kamokamo de la Perua Amazonio.
La arbo troveblas en loke densaj populacioj aŭ eĉ unuspecifaj areoj en amazoniaj riverebenaĵoj kaj riverborda vegetaĵaro. La planto estas ekstreme tolerema al inundado, eltenante kvar al kvin monatojn kun la radikoj kaj eĉ multe de la aeraj partoj enakvigitaj.[4] La specio disvastiĝas per semoj. En kultivado, la arbo komencas doni fruktojn post atingado de 2 cm (0,79 in) en tigocirkumferenco (tri jaroj post apero de la plantido). Plantoj floras fine de la seka sezono kaj produktas fruktojn ĉe la pinto de la pluvsezono. Observaĵoj kun kaj sovaĝaj kaj kultivitaj plantoj sugestas, ke la arboj povas resti produktivaj dum kelkaj jardekoj.
Oni trovis, ke sovaĝaj arboj donas 12 kg (26 funtoj) da frukto averaĝe. Je sugestitaj plantadaj densecoj de 600–1100 arboj po 1 ha (2,5 akreoj), ĉirkaŭ 12 t (12 metraj tunoj; 13 mallongaj tunoj) da frukto povas esti obtenitaj. Kredeble multe pli altaj rendimentoj povus esti atingitaj per plibonigitaj hortikulturaj teknikoj, kiel ekzemple uzo de klona elita materialo, pritondado kaj sterkado.
Por 100 g da freŝaj fruktoj:
Kamokamo havas eksterordinare altan vitaminan C enhavon (je la ordo de 2-3% de freŝa pezo,[6][7] dua nur al la aŭstralia indiĝena planto Terminalia ferdinandiana), kaj ĉi tiu propraĵo de la frukto estis ekspluatita por lokigi ĝin sur internaciaj merkatoj. Enhavo de vitamino C malpliiĝas kiam plena matureco atingiĝas, kun interŝanĝo inter vitamino C kaj gusto-esprimiloj.[8]
La frukto estas riĉa je flavonoidoj, kiel ekzemple antocianinoj, flavonoloj, flavanoloj, kateinsinoj, delfinidino 3-glukozida, cianidina 3-glukozida, elagata acido kaj rutino. Alia analizo malkaŝis la ĉeeston de gajlata kaj elagata acidoj, sugestante, ke la frukto posedas hidroligitajn taninojn (galo- kaj/aŭ elagotaninoj).[9]
Dokumentado pri tradiciaj uzoj de kamokamo estas malabunda. En tradiciaj amazoniaj socioj, kamokamo probable ne iam estis nutre grava krom pro ĝia enhavo de vitamino C. La frukto estas ekstreme acida kaj la gusto tre similas al acida vinbero kun granda kavo. La frukto estas ofte uzata por fari tre rozkoloran sukon kun iom da sukero (kiel limonado). Ruĝeta pigmento en la ledeca ŝelo de la frukto donas rozkoloran koloron al sukoj ĉerpitaj el kamokamo. La aromo estas subtila, sed ne tiom allogas kiel ĉe pli popularaj fruktoj. Lastatempe, kamokamo estas uzata en glaciaĵoj kaj dolĉaĵoj kaj prilaborita pulvoro de la frukta pulpo komencas vendiĝi okcidente kiel sana nutraĵo en malstrikta pulvoro aŭ kapsula formo.
Indiĝenaj amazoniaj grupoj loĝantaj sur la bordoj de la rivero Nanay en la regiono Loreto en Peruo, laŭdire uzis kamokamon kiel tradician kuracilon kontraŭ malario.[10]
Nuntempe troa rikoltado de sovaĝa kamokamo minacas fari ĝin endanĝerigita specio. Klopodoj estas survoje instigi al komerca kultivado de kamkamujoj en la baseno de la rivero Amazono.[11][12]