Kampaspero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 035 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 30′ N, 4° 12′ U (mapo)41.491666666667-4.1944444444444Koordinatoj: 41° 30′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 919 m [+] | ||
Areo | 46,56 km² (4 656 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campaspero [+] | |||
Kampaspero, hispane Campaspero, estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Campaspero estas komprenebla etimologie kiel Kampo de Pedro, plej verŝajne alude al fondinto Pedro Ansúrez aŭ al alia samnoma loĝanto. Proksime estas alia loknomo kun Pero nome Perosillo, provinco Segovio.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 047 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 300 el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 52 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Langayo, Molpeceres, submunicipo de Torre de Peñafiel, la provinco Segovio, precize kun Olombrada, Moraleja de Cuéllar (submunicipo de Olombrada), Fuentes de Cuéllar kaj Lovingos, tiuj du lastaj, submunicipoj de Cuéllar. Oriente limas kun Fompedraza kaj Canalejas de Peñafiel; kaj okcidente kun Cogeces del Monte, Bahabón kaj la rojo Valcorba.
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne rilate al la Konvento de Santa María de Oreja, survoje inter Langayo kaj Campaspero, nuntempe ruinigita. Frua mencio estas de 1247 en dokumento de la pastraro de Segovio; ekde ties fondo ĝis 1833 ĝi formis parton de la provinco Segovio. En la 17-a jarcento okazis krizo en apudaj lokoj ekzemple Minguela, kiu rezultis en alveno al Campaspero de novaj loĝantoj.
En la 20-a jarcento alveno de fervojo kaj elektro helpis la disvolvigon.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, betoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Dum jaroj ŝtonminejoj de kalkoŝtono estis grava enspezofonto: el tiu konstrumaterialo estis konstruitaj ekzemple la kastelo de Peñafiel, la katedralo de Valadolido, San Pablo de Valadolido, la fasado de la Universitato de Valadolido, la preĝejo de San Felipe Neri de Valadolido kaj multaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj; prie estas muzeo en Campaspero. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.