Kanalo de Ourcq

Kanalo de Ourcq
Ĉe levponto de Strato de Crimée, kanalo de Ourcq atingas basenon de la Villette en Parizo
Ĉe levponto de Strato de Crimée, kanalo de Ourcq atingas basenon de la Villette en Parizo
Ĉefa inĝeniero Pierre-Simon Girard
Dato de konstruo 1802
Dato de unua uzo 1822
Startpunkto Silly-la-Poterie
Finpunkto Baseno de la Villette
Kluzoj 6
Longeco 96,6 km
vdr

La kanalo de Ourcq estas navigebla kanalo en la Pariza baseno kiu komence sekvis la kurson de rivero Ourcq antaŭ ol disiĝi ĉe Lizy-sur-Ourcq por atingi Parizon rekte ĉe La Villette.

Kun kanalo Saint-Denis, baseno de La Villette kaj kanalo Saint-Martin ĝi formas la reton de kanaloj de Parizo, 130 km longa kaj apartenanta al la urbo. Ilia historio estas intime ligita al tiu de la akvoprovizado por Parizo.