La Kanalo de la Faraonoj, nomata ankaŭ Antikva Sueza Kanalo aŭ Nekoa Kanalo, estas anstataŭaĵo de la Sueza Kanalo, konstruita en antikva epoko. Ĝi sekvis diferencan fluejon el tiu de sia moderna similaĵo, ligite el la rivero Nilo al la Ruĝa Maro tra Ŭadi Tumilat. La laboro ekis sub regado de Faraonoj. Laŭ la Suezaj Skribaĵoj kaj Herodoto, la unua malfermo de la kanalo okazis sub la persa reĝo Dario la 1-a,[1][2][3][4] sed postaj antikvaj aŭtoroj kiaj Aristotelo, Strabono, kaj Plinio la Maljuna plendas, ke li malsukcesis kompletigi la verkon.[5] Alia eblo estas ke ĝi estis finigita en la Ptolemea periodo sub Ptolemeo la 2-a, kiam grekaj inĝenieroj solvis la problemon nuligi la diferencon en alto danke al kluzoj.[6][7][8]