Kansas City estas streĉfilmo farita de Robert Altman en la medio de la organizita krimo, kiu ludas dum unu tago en la Kansasurbo de la jaro 1934 kaj metas en la malfonon la tiam tie florantan ĵazmuzikon kun sia aparta bandegosonon (kansasurba ĵazo) kaj la multaj spontankoncertoj de la muzikistoj post la bandaj prezentadoj, kiujn Altman laŭ propraj eldiroj mem travivis.
La ĵazmuziko ludas ĉefrolon en la filmo, kaj Altman kompilis ankaŭ filmon nur kun ĵazscenoj el la kinofilmo kaj ties preparo (Jazz 34). Al la ĵazmuzikistoj, kiuj estas aŭdeblaj kaj spekteblaj je spontankoncerto en klubejo Hey-Hey (ties modelo estas klubejo Reno), apartenas:
Interalie estas reprezentata tenorsaksofona duelo inter Young kaj Hawkins (Blues in the Dark kun Handy/Redman). Aŭdeblas: Blues in the Dark (krom la duelo Handy/Redman soloo de James Carter), Moten swing (solooj de Jesse Davis kaj James Carter), I Surrender Dear (kun Payton), Queer Notions (kun Murray), Pagin the Devil (solooj de Byron, Dara, Gayton), Lullaby of the Leaves (kun Geri Allen), I left my Baby (kun Mahogany, poste solooj de Newman, Handy, Fowlkes), Yeah Man (kun plua duelo inter Handy kaj Redman), Froggy Bottom (de Mary Lou Williams, kun Allen, Newman), Lafayette (duelo de la trumpetistoj), Solitude (sur la lumdisko en du versioj).[1] Lumdisko kun la filmmuziko aperis en 1995 ĉe diskeldonejo Universal Music.